Albert Stanley

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albert Stanley
Persona informo
Albert Stanley, 1. Baron Ashfield
Naskonomo Albert Henry Knattriess
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1874 (1874-08-08)
en Normanton
Morto 4-an de novembro 1948 (1948-11-04) (74-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Partio Konservativa Partio vd
Familio
Patro Henry Stanley vd
Patrino Elizabeth Twigg vd
Edz(in)o Grace Lowrey Woodruff vd
Infanoj Grace Stanley • Marian Woodruff Stanley vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Albert Stanley, ĉ. 1920

Albert Henry STANLEY (n. la 8-an de aŭgusto 1874 - m. la 4-an de novembro 1948) estis subterfervojestro en Usono kaj poste en Britio (kie li naskiĝis). Li estis la unua barono Ashfield. Li migris (kun la gepatroj) en Usonon en 1880, kaj restis tie ĝis ĉ. 1907.

Frua vivo kaj kariero en Usono[redakti | redakti fonton]

Stanley naskiĝis la 8-an de aŭgusto, 1874, en Normanton, suda antaŭurbeto de Derby, Anglio, filo de Henry Knattriess kaj Elizabeth Twigg Knattriess. Lia patro laboris kiel vagonkonstruisto por la firmao Pullman. En 1880 la familio translokiĝis al Detrojto, Usono, kie la patro laboris en la ĉefa fabriko de Pullman. Dum la 1890-a jardeko la familio ŝanĝis sian nomon de Knattriess al Stanley.

En 1888, 14-jara, Stanley forlasis la lernejon kaj eklaboris kiel oficeja knabo ĉe la detrojta stratfervoja kompanio, kiu funkciigis reton de ĉevale tirataj tramoj. Li plu studis en vespera lernejo kaj laboris longajn horojn, ofte de la 7h30 ĝis la 22-a horo. Oni baldaŭ rekonis lian lertecon kaj jam kiam li havis 17 jarojn oni donis al li la respondecon pri planado kaj pretigado de la horaroj. Post la pliampleksigo kaj elektrigo de la tramaro, li fariĝis la ĝenerala intendanto de la firmao en 1894.