Alberto Contador

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Contador
Alberto Contador dum la kuro Paris-Nice en 2007
Alberto Contador dum la kuro Paris-Nice en 2007
Persona informo
Naskonomo Alberto Contador Velasco
Naskiĝo 6-a de decembro 1982
en Madrido, Hispanio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Frat(in)o Francisco Javier Contador
Okupo
Okupo biciklisto
TTT
Retejo http://albertocontador.org/
vdr

Alberto CONTADOR VELASCO, naskiĝis la 6-an de decembro 1982 en Madrido, estas hispana strato-biciklisto. Li mezuras 1,76 m kaj pezas 69 kg en 2007. Li unue kuris profesie en 2003 en la teamo hispana Once-Eroski apud Joseba Beloki, José Azevedo, ktp. Nun li biciklas por la kazaĥa teamo Astana.

Li interalie gajnis Tour de France dufoje en 2007 en la usona teamo Discovery Channel kaj 2009, en la teamo Astana, dufoje Giro d'Italia en 2008 en la teamo Astana kaj en 2015 en la teamo Tinkoff-Saxo, trifoje Vuelta a España en 2008 en la teamo Astana, en 2012 kaj 2014 en la teamo Tinkoff-Saxo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Dum li kuris, Contador suferis je malsano (rompo de arterio) dum la rondiro de Asturio en 2004. Post interveno kirurgia en la cerbo, li restis dum 3 semajnoj dum profunda komato, proksimiĝante la morton. En januaro de 2005, li decidis rekomenci la profesian bicikladon.

Teamoj[redakti | redakti fonton]

  • 2003-2006 : Once Eroski kaj Liberty Seguros kaj poste Astana-Würth
  • 2007 : Discovery Channel Pro Cycling Team
  • 2008 : Astana

Post la afero Puerto kiu kaŭzis la disiĝo de la teamo, li fariĝis senteama. Li ricevis tiam proponojn el la plej famaj teamoj kurantaj en ProTour, finfine li decidis aliĝi en la teamo Discovery Channel Pro Cycling Team je la eko de 2007. Ĉar la teamo Discovery Channel malaperas je la fino de la sesono, li subskribis por la jaro 2008 en la teamo Astana, kie li trovas Johan Bruyneel la sporto-teamestron de Discovery kaj kelkajn aliajn eksajn biciklistoj de Discovery.

Venkoj[redakti | redakti fonton]

Dum la 13-a etapo de Tour de France de 2007

2003

2005

  • Jacob's Creek Tour Down Under : 1 etapo
  • Setmana Catalana de Ciclisme : fina klasifiko kaj 1 etapo
  • Vuelta Ciclista al Pais Vasco : 1 étapo
  • Rondiro de Romandio : 1 etapo

2006

2007

  • Rondiro de Valencio : 1 etapo
  • Paris-Nice : fina klasifiko kaj 2 etapoj (Maurs-Mende kaj Nice-Nice)
  • Tour de France : 14-a etapo (de Mazamet al Plateau-de-Beille) kaj fina klasifiko

La 25-an de julio 2007, Michael Rasmussen adiaŭis Tour de France. Alberto Contador, dua en la kuro kun frua daŭro de 3'10" post la dana kuro, akiris la flavan ĵerzon la morgaŭon.

Dum la 19-a etapo de Tour de France de 2007

Venkoj dum la kuroj de ProTour en 2006[redakti | redakti fonton]

  • Paris-Nice : 3-a de la 7-a etapo
  • Vuelta Ciclista al Pais Vasco (Rondiro el Eŭskio) : 2-a de la 2-a etapo, 3-a de la 3-a etapo kaj 5-a de la fina klasifiko
  • Rondiro de Romandio : 2-a de la fina klasifiko

Rezultoj dum la Tour de France[redakti | redakti fonton]

  • 2005 : 31-a de la fina klasifiko
  • 2006 : ne ĉeesta
  • 2007 : venkisto de la 14-a etapo kaj de la fina klasifiko