Alberton

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alberton estas grandurbo (antaŭurbo de Johanesburgo) en Sud-Afriko, en provinco Ĥaŭtengo, en municipo Ekurhuleni.

Ĉirkaŭaĵo de Johanesburgo, kie Alberton situas

Bazaj informoj

Geografio

Monumento ĉe la bulvardo en Alberton

Alberton situas sur altebenaĵo en norda parto de la lando. Johanesburgo troviĝas 6, Boksburg 12, Benoni 19, Soweto 27, Pretorio 59, Durbano 492, Port Elizabeth 894, Kaburbo 1266 km.

Historio

En la 1860-aj jaroj bieno formiĝis en tiu loko. En 1870 jam vilaĝbutiko ekfunkciis. Tiu konstruaĵo hazarde restis netuŝata dum la militadoj inter buroj kaj britoj kaj ĝi estas videbla ankaŭ hodiaŭ. En 1926 poŝto ekfunkciis.

Trafiko

Alberton havas multoblajn alirvojojn al ĉiuj gravaj aŭtovojoj.

Klimato

En Alberton la temperaturo varias averaĝe inter 11-22 ° C. En januaro regas la plej alta varmo, en julio la plej malalta varmo (tiam tre malofte frostas nokte). Jare pluvas po 713 mm (ĝenerale dum jardeko nur unufoje neĝas). La pluvo en januaro kulminas kaj julie malkulminas.

Reformata preĝejo de Alberton

Vidindaĵoj

Fontoj

Malnova urbodomo de Alberton
Moderna domego de Alberton