Albinas Vebeliūnas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Albinas Vebeliūnas
Persona informo
Naskiĝo 14-a de februaro 1907
en Daugėlaičiai, komunumo Vilkaviškis, (Litovio)
Morto 12-a de januaro 1994
en Kaunas
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1925
vdr

Albinas Vebeliūnas (naskiĝis la 14-an de februaro 1907 en Daugėlaičiai, komunumo Vilkaviškis; mortis la 12-an de januaro 1994 en Kaunas) estis litova esperantisto, librotenisto, librobindisto kaj prezidanto de la Kaunasa E-klubo.

Li esperantistiĝis en 1925 kaj estis unu el plej aktivaj esperantistoj en Kaunas, organizis la unuajn postmilitajn Esperanto-kursojn (1957), estis fondinto kaj multjara prezidanto de Esperanto-klubo en Kaunas (1966), iniciatinto kaj organizinto de multaj Zamenhof-Tagoj en la urbo. Krome li zorgis pri Baltiaj Esperanto-Tendaroj en Litovio, iniciatis kaj atingis, ke en 1959 en Kaunas reaperu Zamenhof-strato, kolektis riĉan Esperanto-bibliotekon, kiun testamentis al fondota Esperanto-Domo en Kaunas, verkis artikolojn por litovlingvaj kaj Esperantlingvaj gazetoj kaj revuoj. Li estis unu el la plej famaj tiutempaj litovaj esperantistoj. Albinas Vebeliūnas estis tre modesta homo, ŝatis junularon kaj scipovis komuniki kun ĝi.