Aleida March

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aleida March
Persona informo
Naskonomo Aleida March Torres
Naskiĝo 19-an de oktobro 1936 (1936-10-19) (87-jaraĝa)
en Santa Clara
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Kubo
Familio
Edz(in)o Che Guevara
Infano Aleida Guevara
Okupo
Okupo politikisto
vdr
De maldekstro al dekstro: Aleida March, Camilo, Hilda, Che Guevara portante Celia, Aleida, 1963.

Aleida MARCH (n. 1936) estas virino kuba konata ĉefe ĉar estis la dua edzino de Ernesto Che Guevara. Ŝi prezidas la institucion Centro de Estudios Che Guevara kaj estas la posedanto de la aŭtorrajtoj de la verkoj de tiu, inter ili pluraj tekstoj ankoraŭ nepublikigitaj.

Ŝi naskiĝis en familio de malriĉaj kubaj kamparanoj. Juna li studis Pedagogion en la Universitato de Santa Clara. Ŝi ekinteresiĝis pri politiko kiam Fidel Castro realigis la atakon kontraŭ la kazerno Moncada en 1953. Ŝi aliĝis al la Movado 26-a de Julio el 1956. Kiam komencis la enlanda milito en 1957 Aleida militis sekrete kaj aktive por la M-26-7 kiel mesaĝistino ĉe Villa Clara, kun famo de kuraĝa.

Ŝi interkonis kun Che Guevara en plena civila milito kiam li alvenis kun la Kolumno 8 batali al la regiono, en oktobro de 1958. Ili enamiĝis en tiu momento kaj ili komencis kunvivi, kvankam Guevara estis tiam edzo de Hilda Gadea kaj li havis filinon.

Falita la diktatoreco, de Batisto la 1-a de januaro de 1959 kaj prenita la povo fare de la nova registaro, Hilda Gadea kaj ŝia filino revenis al Kubo, kie ili eksedziĝis. Ne multe poste Aleida March kaj Ernesto Guevara geedziĝis la 9-a de junio de 1959, en Havano.

Kune ili havis kvar gefilojn:

  • Aleida Guevara March, naskiĝinta la 17-a de novembro de 1960
  • Camilo Guevara March, naskiĝinta la 20-a de majo de 1962
  • Celia Guevara March, naskiĝinta la 14-a de junio de 1963
  • Ernesto Guevara March, naskiĝinta la 24-a de februaro de 1965

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Anderson, Jon Lee, Che Guevara. Una vida revolucionaria. Paĝoj 341-346, 1997, Barcelona: Anagrama, ISBN 84-339-2572-0

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]