Alejandro González Iñárritu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alejandro González Iñárritu
Oskar-premiito
Persona informo
Alejandro González Iñárritu
Naskiĝo 15-an de aŭgusto 1963 (1963-08-15) (60-jaraĝa)
en Meksikurbo
Lingvoj anglahispana vd
Ŝtataneco MeksikoHispanio vd
Alma mater universitato Iberoamerika de Meksikurbo vd
Subskribo Alejandro González Iñárritu
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristofilmproduktorokomponistofilmmuntisto vd
Aktiva dum 1995– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alejandro GONZÁLEZ Iñárritu (Meksikurbo, 15-a de Aŭgusto 1963) estas meksika kinisto, scenaristo, produktoro, parolisto kaj komponisto, kaj ricevanto de kvar Oskar-premioj. Estas unu de la meksikaj kinistoj plej laŭdataj kaj rekonataj kiuj laboras nuntempe.

Lia debuta filmo, Amores perros, premieris en la Festivalo de Cannes kaj ricevis la Grandan Premion de la Semajno de la Kritikaro kaj estis nomumita al Premio de la Akademio al la plej bonkvalita filmo neanglalingva en 2000. Lia venonta usona filmo, nome 21 Grams21 gramos, prezentiĝis en oficiala konkurenco en la 60a Internacia Festivalo de Venecio, kie Sean Penn ricevis la premion al la plej bonkvalita aktoro. Ĝi estis nomumita por du Premioj de la Akademio por la kategorioj de ĉefa aktorino por Naomi Watts kaj por duaranga aktoro por Benicio del Toro.

Alejandro G. Iñárritu kaj Cate Blanchett filmante Babel.
El equipo de Biutiful en el Festival de Cannes.
La teamo de Biutiful en la Festivalo de Cannes.

En 2006, Babel prezentiĝis en oficiala konkurenco en la 59a Festivalo de Cannes, kie Iñárritu ricevis la premion al la plej bonkvalita reĝisoro. Samjare, Babel ricevis la Orglobon al la plej bonkvalita drama filmo, kaj li estis nomumita por la Premioj de la Sindikato de Reĝisoroj de Usono (DGA) por la plej bonkvalita reĝisorado, kaj por sep Premioj de la Akademio, inklude du por Iñárritu por la plej bonkvalita filmo kaj la plej bonkvalita reĝisoro.

La kvara filmo de Iñárritu, nome Biutiful, ricevis la premion al la plej bonkvalita aktoro en la Festivalo de Cannes pro la aktorado de Javier Bardem. Krome, la filmo estis nomumita por Premio de la Akademio al la plej bonkvalita filmo neanglalingva, kaj Javier Bardem estis nomumita al la plej bonkvalita aktoro. En 2014, Iñárritu ricevis tri Premiojn de la Akademio: plej bonkvalita filmo, plej bonkvalita reĝisoro kaj plej bonkvalita originala scenaro por Birdman or (The Unexpected Virtue of Ignorance).

Venontjare li ricevis duan Premion de la Akademio al la plej bonkvalita reĝisoro pro The Revenant (2015), kio igis lin la tria reĝisoro kiu ricevis du Oskar-premiojn sinsekve, kaj la unua ekde 1950. The Revenant ricevis ankaŭ Premion de la Sindikato de Reĝisoroj de Usono (DGA) por Iñárritu, kio igis lin la unua persono kiu ricevis du sinsekve. Krome, li ricevis Oskaron pro specialaj atingoj, pro sia instalaĵo de virtuala realeco Carne y arena (Viando kaj sablo) en 2017, por la unua fojo atribuita ekde 1995. Carne y arena iĝis ankaŭ la unua instalaĵo de virtuala realeco prezentita en la Festivalo de Cannes en 2017, kaj estis ekspoziciita en la Fondazione Prada en Milano, LACMA en Los-Anĝeleso, Tlatelolko en Meksikurbo kaj en Vaŝingtono en iama preĝejo en la nordoriento de la urbo.

Iñárritu estas la unua meksika kinisto nomumita kiel como reĝisoro aŭ produktoro en la historio de la Premioj de la Akademio, la unua meksika kinisto kiu ricevis premion al la plej bonkvalita reĝisoro en Cannes, la unua meksika kinisto kiu ricevis Premion de la Akademio al la plej bonkvalita originala scenaro, kaj la unua meksika kinisto kiu ricevis Premion de la Akademio al la plej bonkvalita filmo. Finfine, Iñárritu iĝis la unua latinamerikano kiu iĝis prezidanto de la ĵurio de la 72a Festivalo de Cannes en 2019, samjare de al ricevo de la honora doktoreco de la Universidad Nacional Autónoma de México (UNAM).[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Campos, R. (2019, 27a de septembro). Condecoran a Iñárritu con el Honoris Causa. La Razón, p. 26. México.