Biutiful

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biutiful
filmo
Originala titolo Biutiful
Originala lingvo hispana lingvo • norma ĉina lingvo • volofa lingvo
Kina aperdato 2010, 10 mar. 2011
Ĝenro filma dramo
Kameraado Rodrigo Prieto
Reĝisoro(j) Alejandro González Iñárritu
Produktisto(j) Alejandro González Iñárritu • Guillermo del Toro • Alfonso Cuarón • Jon Kilik
Scenaro Alejandro González Iñárritu • Armando Bó • Nicolás Giacobone
Filmita en Barcelono • Terrassa • Hispanio
Loko de rakonto Barcelono
Muziko de Gustavo Santaolalla
Rolantoj Javier Bardem • Maricel Álvarez • Guillermo Estrella • Eduard Fernández • Cheikh Ndiaye • Nasser Saleh • Rubén Ochandiano • Ana Wagener • Blanca Portillo • Karra Elejalde • Chen Taisheng • Luo Jin • Adelfa Calvo • Félix Cubero • María Casado Paredes • Dunia Montenegro • Sophie Evans • Martina García • Manolo Solo • Alain Hernández
Produktinta firmao Television of Catalonia 
Televisión Española 
Cha Cha Cha Films 
Focus Features 
MOD Producciones
IMDb
vdr

Biutiful estas filmo reĝisorita kaj produktorita de Alejandro González Iñárritu, kiu verkis ĝin kun Nicolás Giacobone kaj Armando Bó Jr. Ĝi estis produktorita de Cha Cha Cha Films kaj apogita de Televisión Española kaj de Televisión de Catalunya.

La filmo ricevis diversajn nomumojn kaj premiojn, inter kiuj elstaris premioj al plej bona aktoro por Javier Bardem en Goya-premioj, Ariel, Festivalo de Cannes, kaj Círculo de Escritores Cinematográficos.

La filmotitolo referencas kiel la protagonisto miskomprenas la literumadon de la angla lingva vorto "beautiful", kies prononco fonetike ja estas /ˈbjuːtɪfʊl/ kun signifo "bela". En momento de la filmo la filino demandas al li kiel oni literumas tiun vorton por tasko de la lernejo. La patro respondas ion kia "oni skribas tiel kiel ĝi sonas: Biu-tiful".

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en Barcelono kaj temas pri la historio de Uxbal (Javier Bardem), kiu ekkonas, ke li suferas pro kancero kaj klopodas por plibonigi sian vivon antaŭ morti.

La sano de la protagonisto malboniĝas kaj li devas fronti diversajn personajn konfliktojn, kiuj inkludas la eltenadon kaj edukadon en soleco de liaj gefiloj Ana kaj Mateo, ĉar ilia patrino, nome Marambra (Maricel Álvarez), suferas pro dupolusa perturbo kaj alkoholismo kaj ne kunvivas kun la familio; la traktadon kun lia frato Tito (Eduard Fernández), kiu estas lia nura parenco kaj kiu ŝajne tenas amaferon kun Marambra; la foresto de gepatroj (lia patro mortis ekzile); lia kunlaborado en la ekspluatado de eksterleĝaj enmigrantoj devenaj el Afriko kaj Azio; kaj ĉefe monmanko, inter aliaj.

Krome Uxbal posedas la strangan kapablon komunikiĝi kun spiritoj de ĵusmortintoj, kaj sendas al ili menaĝojjn el iliaj konatoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

Geaktoroj Roluloj
Javier Bardem Uxbal
Maricel Álvarez Marambra
Hanaa Bouchaib Ana
Guillermo Estrella Mateo
Eduard Fernández Tito
Cheikh Ndiaye Ekweme
Diaryatou Daff Ige
Cheng Tai Sheng Hai
Luo Jin Liwei
George Chibuikwem Chukwuma Samuel
Lang Sofia Lin Li
Ana Wagener Bea
Rubén Ochandiano Zanc
Karra Elejalde Mendoza
Nasser Saleh Junulo
Manolo Solo Manolo Solo
Tomás del Estal Funebrulo
Violeta Pérez Flegistino
Isaac Alcayde 1a operaciisto
Eduardo Gómez Duonnuda viro
Félix Cubero Burokrato
Yodian Yang Dika ĉino
Tuo Lin Barman Bar Hai
Xueheng Chen Ĉino Bodega
Xiaoyan Zhang Jung
Ailie Ye Patro de Hai
Xianlin Bao Patrino de Hai
Ángel Luis Arjona Mortinta infano
Dolores Echepares Funebrino
Adelfa Calvo Grandulino
Germán Almendros 2a operaciisto
Nacho Moliné 3a operaciisto
Carmen La Lata Maljunulino
Annabel Totusaus Oficistino
Ramón Elies 1a tombejisto
Juan Vicente Sánchez 2a tombejisto
Carmen Peleteiro Kelnerino
Federico Muñoz Urbestro
Leticia Albizuri 2a junulino
Maria Casado Prezentistino
Judith Huertas Jŭrnalistino
Aroa Ortiz Nuda dancistino
Victoria M. Díaz Nuda dancistino
Sonia Cruz Nuda dancistino
Sophie Evans Nuda dancistino
Luna Jimémez Colindres Nuda dancistino
Dunia Montenegro Nuda dancistino
Rodica Ioana Ungureanu Nuda dancistino
Albert Grabuleda Capdevila Policano Mosso d'Esquadra kontraŭtumulto
Alain Hernández
Pitu Princess Plorulino
Jesus Puchol Policano Mosso d'Esquadra

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Biutiful en la hispana Vikipedio.