Alejandro Pareja

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Alejandro Pareja
Persona informo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Alejandro PAREJA estas hispana esperantisto kaj tradukisto. Li loĝas en Valdemoro (Madrido, Hispanio), kaj estas profesia literatura tradukisto de 1989. Li tradukas ankaŭ el aliaj lingvoj, sed profesie ĉefe librojn el la angla en la hispana. Totale temas pri pli ol 275 libroj. Interalie, temas pri libroj de Frank McCourt, Mitch Albom, Deepak Chopra, Carlos Castaneda, William Peter Blatty kaj aliaj modernaj aŭtoroj, kaj klasikaj verkoj de la anglalingva literaturo, kiel Jane Eyre, Frankenstein, Lord Jim de Joseph Conrad, Drakulo de Bram Stoker, kelkaj libroj de Sherlock Holmes, kaj verkoj de Mark Twain, R. L. Stevenson, Jack London kaj William Faulkner.[1]

Li partoprenis en multaj naciaj Esperanto-kongresoj kie prelegis kaj gvidis kursojn de Esperanto.

Kiel ŝatokupo, li foje dediĉas sin al riparado kaj kolektado de antikvaj horloĝoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]