Aleksandr Baŝlaĉov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Aleksandr BAŜLAĈOV (ruse: Александр Николаевич Башлачёв, 27.V.1960 - 17.II.1988) - soveta poeto, kiu kantis siajn kantojn rokmaniere. Apartenis la rokan movadon de Leningrado, kiun apartenis Coj, la grupo Akvarium, la grupo "Alisa", ktp. Sed li preferis ludi gitare, uzante nek elektrajn instrumentojn, nek muzikgrupon. Sed liaj kantoj estas verkitaj en tre bela rusa lingvo, do li estas unu el la plej gravaj anoj de soveta rokmovado, oni lin komparas pri Visockij. Estro de la grupo Graĵdanskaja Oborona, Jegor Letov, opiniis, ke Baŝlaĉov estis la plej granda poeto el sovetaj rokistoj.

Aleksandr en 1987 Moskve

Li faris sinmortigon 17.II.1988 pro tio, ke lia filo mortis.

Unu el la plej famaj liaj kantoj estas "Tempo de sonoriloj" (ruse: "Время колокольчиков"), kiu iĝis simbolo de rusa roko. Post ĝi Aleksandr kutimis aspekti kun kolĉeno, al kiu estis ligitaj sonoriletoj karikaturante kristanan kruceton (kutima Rusie kaj Eŭrope signo de baptiĝo). Poste li donacis la suveniron al Janka.

Kvankam lia unua ido mortis, naskiĝis lia alia ido, sed post lia morto.

Aleksandr estas aŭtoro de la fama frazo: "Mi ŝatas la literparon BG sed ne la meman" (linio el unu el liaj kantoj). "BG" estas la unuaj literoj de nomo kaj familinomo de s-ro Grebenŝĉikov, estro de la grupo "Akvarium", sed la literparo "GB" signifis sovetan "Ŝtatan Sekurecon" (poro de KGB), estinte efika simbolo de teruro.