Saltu al enhavo

Alena Esperanto-Kulturpremio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alena Esperanto-Kulturpremio
honorigo
Fondita de Alois Meiners vd
vdr
Solena transdono de la Esperanto-Kulturpremio 2024 al Chiara Raggi
Ĵomart kaj Nataŝa dankas pro la ricevo de la premio en 2022

La Alena Esperanto-Kulturpremio (germane: Esperanto-Kulturpreis der Stadt Aalen und der Fame-Stiftung für internationale Verständigung) ankaŭ konata kiel FAME-premio estas premio instalita de Alois Meiners en 1988 por distingi antaŭenirojn en la internacia kompreniĝo. Ĝi estas dotita per 3.000 €.[1]

La premio estis aljuĝita unuan fojon en 1990 (dufoje) kaj poste (ĝenerale) en du-jara ritmo. Ĝi estas solene transdonata enkadre de la festo de la Kulturpremio, organizita de FAME, de Esperanto-Grupo Alena kaj subtenata de la urba administracio en Aalen (Aleno), kie ankaŭ situas la sidejo de Germana Esperanto-Biblioteko.

Premiado 2008: Ed Borsboom, la direktoro de la premiita IEI, dankas pro la premiado per transdono de freŝa eldonaĵo de la instituto.

En 1988 Alois Meiners starigis FAME-fondaĵon por subteni "interkompreniĝon inter la popoloj, evoluhelpon, sciencon kaj esploradon, junularon kaj kulturon" [2]. Grava kaj plej konata aktivado de la fondaĵo estas la du-jara aljuĝo de premio.

Aalen estis elektita kiel urbo por transdoni la premion pro la favora sinteno de la urbo al Esperanto danke al bonaj rilatoj de Esperanto-Grupo Alena kaj ties prezidanto Karl Heinz Schaeffer kun la urba administrado sub la tiama urbestro Ulrich Pfeifle[3].

Pro tiu kunlaboro jam en 1989 Germana Esperanto-Biblioteko venis en la urbon Aalen.

Ĝis 2018, oni solene transdonis la kulturpremion kutime en la urbodomo de Aalen. En 2022, oni elektis por la transdono alian tre taŭgan ejon, la kulturcentron KUBAA ("KulturBahnhof Aalen" - "Kultura Stacidomo Aalen"). En 2024 oni revenis al la urbodomo.

Prezidantoj de la fondaĵo estis:

Premiitoj

[redakti | redakti fonton]

Fontoj, notoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]