Alexander von Tunzelmann
Alexander Francis Henry von Tunzelmann | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Alexander Francis Henry von Tunzelmann |
Dato de naskiĝo | 15-a de junio 1877 |
Naskiĝloko | Nelson |
Dato de morto | 19-a de septembro 1957 |
Mortoloko | Invercargill |
Aĝo je morto | 80 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupoj | maristo, esploristo kaj balenkaptadisto |
Geografio | |
Ŝtato | Nov-Zelando |
Portalo pri Homoj | |
Alexander Francis Henry von Tunzelmann (naskiĝis la 15-an de junio 1877 en Nelson, mortis la 19-an de septembro 1957 en Invercargill) estis novzelanda maristo, esploristo kaj balenkaptadisto Laŭ ĝenerala opinio, li estus la unua homo, kiu metis la piedon sur Antarkton.
Li naskiĝis en familio prusdevena establita en Nov-Zelando. Kiam li estis 17-jaraĝa, li estis maristo sur la balenŝipo "Antarctic", kiu, sub la ordonoj de la kapitano Leonard Kristensen kaj financita de Henryk Bull, atingis Antarkton, la 24-a de januaro 1895 ĉe Kabo Adare.
Ses homoj estis en la ŝipo, inter kiuj Leonard Kristensen, Henryk Bull, Carsten Borchgrevink kaj Alexander von Tunzelmann. Scii, kiu la unua metis piedon teren fariĝis temon de kverelo. Alexander von Tunzelmann asertis, pli malfrue, ke li estis la unua kiu saltis teren.
Tamen, la brita fokĉasisto John Davis aserti esti atinginta Antarkton multe pli frue, la 7-a de februaro 1821.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Unua atingo de Antarkto Arkivigite je 2009-11-20 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Antarktika enciklopedio
- norvege Pri la ekspedicio Enrik Bull