Henryk Bull

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henryk Bull
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1844 (1844-10-13)
en Stokke
Morto 1-an de junio 1930 (1930-06-01) (85-jaraĝa)
en Oslo
Lingvoj norvega
Ŝtataneco Norvegio
Okupo
Okupo esploristo • entreprenisto
vdr

Henryk BULL (n. en ? - m. en ?) estis entreprenisto kaj esploristo, kiu elmigris el Norvegio al Aŭstralio. Svend Foyn konsentis finance subteni ekspedicion al Antarkto estritan de Henryk Bull, cele al la serĉado de eubalaena-balenoj. Uzita por la ekspedicio estis la ŝipo Antarctic, kiu disponis dekunu harponilojn, multajn eksplodaĵojn, ok balenbarkojn kaj 31 maristojn.

La 19-an de januaro 1895, dum ili estis serĉantaj la misterajn eubaleana-balenojn, grupeto surteriĝis sur unu el la rokaj Possession-insuloj. La 24-an de januaro 1895, barko ankaŭ surteriĝis kun ses homoj (inkluzive de Bull, Leonard Kristensen, Carsten Borchgrevink kaj maristo Tunzelmann) ĉe la kabo Adare, en Antarkto.

Ili tiam kredis, ke ili estis la plej unuaj vizitantoj de Antarkto. Ilia esploro estas ja la plej frue konfirmita, kvankam la maristo John Davis jam debateble asertis, ke li atingis la antarktan duoninsulon multe pli frue, en 1821.