Alfonsaj tabeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alfonsaj tavoloj)
Alfonsaj tabeloj

Alfonsaj tabeloj estas “astronomiaj tabeloj” taŭgaj por informi pri la pozicioj de la suno, de planedoj kaj de la steloj (fiksaj) kaj la datoj de la eklipsoj.

La kompilado de tiuj tabeloj estis organizita de la reĝo Alfonso la 10-a reĝo de Kastilio kaj Leono kaj efektigita en Toledo (Hispanio) ĉirkaŭ la jaro 1252 de kvindekoj da astronomoj kadre de la . Ili estis kompilitaj laŭ la astronomiaj teorioj de Ptolomeo kaj oni povas ilin taksi kiel ĝisdatigitan revizion kaj plibonigon de tiuj kompilitaj de la majstro kaj konataj kiel la Almagesto.

Tiu alfonsa verko konstituas la unuan astronomian laboron je ampleksa redaktaĵo en la kristana Eŭropo. Tiuj tabeloj, tiam, havas neflankan gravon en la historio de la astronomio kaj de la geografiaj malkovroj. Ili fakte estis ege utiligitaj, rekte aŭ en versioj, konstante submetitaj al revizio, de la grandaj navigistoj de 16-a jarcento kaj de la 17-a. Aparte Kristoforo Kolumbo bazis siajn projektojn de transoceana navigado sur unu el iliaj revizioj efektigita de Abraham Zakuto. Ilin honoris ankaŭ preseldono pretigita en Venecio en 1483. Koperniko lernis ilin uzi ĉe la Krakova universitato.

Estu rimarkite ke tiu la plej intensa utiligo de tiuj tabeloj, same kiel aliaj tabeloj, koncernis astrologiajn celojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Hispane:

  • DEYERMOND, Alan D., Historia de la literatura española, vol. 1: La Edad Media, Barcelona, Ariel, 2001 (1ª ed. 1973), pp. 166. ISBN 84-344-8305-X
  • LÓPEZ ESTRADA, Francisco, «La obra puesta bajo el nombre de Alfonso X», en LÓPEZ ESTRADA, Francisco y LACARRA, María Jesús, Orígenes de la prosa, Madrid, Júcar, 1993, Cap. 7, págs. 125-154.
  • VIOLAT BORDONAU, José Carlos, Glosario Selenográfico, España, 2006.
  • CHABÁS, José ; R. GOLDSTEIN, Bernard R. Las Tablas Alfonsíes de Toledo. Toledo: Diputación Pronvincial de Toledo, 2008.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]