Saltu al enhavo

Alfredo Bryce Echenique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfredo Bryce Echenique
Persona informo
Naskonomo Alfredo Marcelo Bryce Echenique
Naskiĝo 19-an de februaro 1939 (1939-02-19) (85-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Peruo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo
Ĉefa Nacia Universitato de San Marcos
Universitato de Parizo 8 Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
poeto-juristo
romanisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alfredo Marcelo BRYCE Echenique (Lima, 19a de februaro 1939)​ estas perua verkisto, fama pro romanoj kiel Un mundo para Julius, La vida exagerada de Martín Romaña kaj No me esperen en abril.​

Biografio kaj kariero

[redakti | redakti fonton]

Li estas de familio de peruaj bankistoj, el kiuj praavo José Rufino Echenique estis prezidento de Peruo (1851-1855). Alfredo gradiĝis pri juro en la Universitato Sankta Marko kaj en 1964, li translokiĝis al Eŭropo kaj loĝis en Francio —en Parizo diplomiĝis en La Sorbono en franca literaturo klasika (1965) kaj nuntempa (1966), kaj magistriĝis en Literaturo ĉe la Universitato de Vincennes (1975)—, Italio, Grekio kaj Germanio. El 1984 ĝis 2010 li loĝis en Hispanio, sed kutimis pasigi longajn sezonojn en sia naskolando.

En 1968, la generalo Juan Velasco Alvarado enpoviĝis en Peruo kaj du jarojn poste, nome en 1970, ŝtatigis la Banco Internacional del Perú, kies administristo estis lia patro kaj prezidanto lia avo, kio estis enorma malprofito al lia familio. Li revenis por mallonge al Peruo en 1999, sed forlasis la landon pro la politika maltrankvileco. Li revenis al Barcelono en 2002, kie li ricevis la premion Planeta pro El huerto de mi amada, kaj tri jarojn poste publikigis sian duan memorlibron, nome Permiso para sentir, en kiu li kritikis la evoluon de Peruo.

Bryce Echenique deklariĝis sekvanto de la argentinoj Julio Cortázar kaj Manuel Puig, kaj de la peruaj Julio Ramón Ribeyro kaj César Vallejo. Li laboris kiel instruisto en universitatoj de Nanterre, La Sorbono, Vincennes, Montpellier, Yale, Austin, Puerto Rico kaj aliaj. Li prelegis ĉefe en kongresoj de verkistoj en Argentino, Bulgario, Kanado, Kubo, Hispanio, Usono, Francio, Italio, Meksiko, Peruo, Puerto Rico, Svedio, Venezuelo ktp. Li ricevis gravajn premiojn kaj oni tradukis diversajn liajn verkojn al diversaj lingvoj.

Bryce Echenique estis protagonista en la 2000-aj jaroj de skandalo rilata al plagiato de ĵurnalaj artikoloj, kaj tiukadre la 9an de januaro 2009, perua tribunalo kondamnis lin al monpuno de 177 500 soloj (ĉirkaŭ 53 000 dolaroj), pro la plagiato de 16 tekstoj apartenantaj al 15 verkistoj. Bryce Echenique malsukcesis pruvi, ke la artikolojn oni publikigis sen lia konsento kaj li neis ties aŭtorecon. En septembro 2012, Bryce Echenique ricevis la Premion FIL de Literatura en Lenguas Romances, kio rezultis en nova granda polemiko: konataj verkistoj, kiel la meksikaj Fernando del Paso (1935-2018) kaj Juan Villoro (n. 1956) inter aliaj, kritikis la ĵurion argumentante, ke oni ne donu premion al verksito kondamnita pro plagiato, dum aliaj defendis la premiatribuon al Bryce Echenique, inter kiuj Jorge Volpi (n. 1968), pravigante tion argumentante, ke Ĵurnalismo ne estis enkalkulita, kaj nur literaturo.

  • 1970 - Un mundo para Julius
  • 1977 - Tantas veces Pedro
  • 1981 - La vida exagerada de Martín Romaña
  • 1985 - El hombre que hablaba de Octavia de Cádiz.
  • 1988 - La última mudanza de Felipe Carrillo
  • 1990 - Dos señoras conversan
  • 1995 - No me esperen en abril
  • 1997 - Reo de nocturnidad
  • 1999 - La amigdalitis de Tarzán
  • 2002 - El huerto de mi amada
  • 2007 - Las obras infames de Pancho Marambio
  • 2012 - Dándole pena a la tristeza
  • 1968 - Huerto cerrado, 12 noveloj:
    • Dos indios, Con Jimmy en Paracas, El camino es así, Su mejor negocio, Las notas que duerman en las cuerdas, Una mano en las cuerdas, Un amigo de cuarenta y cuatro años, Yo soy el rey, El descubrimiento de América, La madre, el hijo y el pintor, El hombre, el cinema y el tranvía kaj Extraña diversión
  • 1974 - La felicidad ja ja
  • 1979 - Todos los cuentos, Mosca Azul, Lima
  • 1986 - Magdalena peruana y otros cuentos
  • 1987 - Goig, porinfana rakonto kulabore kun Ana María Dueñas kaj kun desegnoj de Sonia Bermúdez
  • 1995 - Cuentos completos
  • 1999 - Guía triste de París
  • 2009 - La esposa del rey de las curvas

Biografiaj tekstoj

[redakti | redakti fonton]
  • 1977 - A vuelo de buen cubero
  • 1987 - Crónicas personales (iam A vuelo de buen cubero), Anagrama, Barcelona
  • 1993 - Permiso para vivir ("Antimemorias" I)[1]
  • 2003 - Doce cartas a dos amigos
  • 2005 - Permiso para sentir ("Antimemorias" II)
  • 2021 - Permiso para retirarme ("Antimemorias" III)[2]

Eseoj kaj artikoloj

[redakti | redakti fonton]
  • 1996 - A trancas y barrancas
  • 2000 - La historia personal de mis libros, Fondo Editorial Cultura Peruana, Lima
  • 2002 - Crónicas perdidas, Anagrama, Barcelona[3]
  • 2004 - Entrevistas escogidas; Fondo Editorial Cultura Peruana, Lima
  • 2005 - Entre la soledad y el amor, enhavo:
    • I LA SOLEDAD: El otro y nostros, La señora X, Soledades contemporáneas kaj La vejez no se cura
    • II LA DEPRESIÓN: Del humor, del dolor y de la risa (crónica de una depresión)
    • III LA FELICIDAD: La felicidad nuestra de cada día
    • IV EL AMOR: El amor absolutamente melancólico, Cuatro estaciones del amor (y su melancolía), El amor juvenil kaj Los amores tardíos

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Bryce Echenique: "No me moriré hasta ver muerto al último pirata de libros" alirita en 2022-05-10, 2a de junio 2005, en RPP Noticias, arkivita en [1] en 2007-10-22
  2. Alfredo Bryce presenta Permiso para retirarme, su libro de antimemorias 16-5-2019 en La República, Lima, p. 29
  3. Artículo de Joaquín Marco sobre Crónicas perdidas, El Cultural, 08.05.2002; alirita 13.10.2011

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alfredo Bryce Echenique en la hispana Vikipedio.