Alfredo Kraus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alfredo Kraus
Persona informo
Naskonomo Alfredo Kraus Trujillo
Naskiĝo 24-an de novembro 1927 (1927-11-24)
en Las Palmas de Gran Canaria
Morto 10-an de septembro 1999 (1999-09-10) (71-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo pankreata kancero
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Subskribo Alfredo Kraus
Memorigilo Alfredo Kraus
Familio
Infano Patricia Kraus
Okupo
Okupo operkantisto • voĉa instruisto
vdr

Alfredo KRAUS TRUJILLO, naskiĝinta la 24-an de novembro 1927 en Las Palmas de Gran Canaria kaj mortinta la 10-an de septembro 1999 en Madrido (Hispanio), estis hispana kantisto kaj instruisto de kantado. Li estas konsiderata unu el la plej bonaj leĝeraj lirikaj tenoroj.

Kraus, filo de aŭstro kaj hispanino, aktivis precipe de 1956 ĝis sia morto. En siaj lastaj jaroj li okupiĝis precipe pri instruado de junaj talentuloj kaj instruis ekzemple al la tenoroj Aquiles Machado (venezuelano), Giuseppe Filianoti (italo) kaj Mario Frangoulis (greko). Li ricevis multajn altajn distingojn.