Algimantas Puipa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Algimantas Puipa (naskiĝis la 14-an de junio 1951 en vilaĝo Antalieptė, komunumo Zarasai, Litovio) estas litova reĝisoro kaj profesoro ĉe la Teatra kaj Filma Fakultato de la Litova Akademio de Muziko kaj Teatro (LMTA).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Puipa komencis sian profesian vivon kiel amatora filmproduktisto kaj gajnis plurajn premiojn kiel ekzemple en la Filmfestivalo de Brno. En 1974 li diplomiĝis ĉe la Instituto Gerasimov de Kinematografio en Moskvo per diploma filmo Kelioženklai (litove, "trafiksignoj"). Ekde tiam li laboris pri plenlongaj dramaj kaj dokumentaj filmoj. Li produktis pli ol dudek kinejajn filmojn.

Liaj filmoj ofte disvolviĝas en kamparaj areoj. La filmoj Ir ten krantai smėlėti ("kaj jen sablozaj bordoj", 1991) kaj Vilko Dantu karoliai ("juveloj el lupaj dentoj", 1997) konkure partoprenis en la Internacia Filmfestivalo Karlovy Vary. Elze iš Gilijos (1999) estis kreita surbaze de rakonto Der Schaktarp de la germano Ernst Wichert. La filmo Nuodėmės užkalbėjimas ("flustroj de pekoj" respektive "sorĉaj diraĵoj de pekoj") ekestis surbaze de pluraj romanoj de Jurga Ivanauskaitė. Temas pri juna virino kaj ŝiaj admirantoj, inkluzive de pastro kiu enamiĝis al ŝi kiam li prizorgis sian edzon en mensa hospitalo. Tiu filmo estis publikigita en marto 2007 kaj en Litovio pli ol 70 000 kinejajn spektantoj en la unuaj du monatoj - en lando de apenaŭ 3 milionoj da loĝantoj tio estas signifa komerca sukceso. Ĝi gajnis nacian filman premion Sidabrinė gervė en la kategorio de plej bona subtena vira aktoro la sekvan jaron.

La filmo Edeno sodas ("edena ĝardeno"), publike prezentita ekde septembro 2015, prezentas riĉulan maljunulejon en Litovio de iom fora estonto, en kiu la maljunaj riĉaj eksfamuloj estas ameme prizorgataj de junaj geflegistoj el vasta gamo de okcidentaj ŝtatoj, perfekte parolantaj la litovan, ĉirkaŭatas per belaj florbukedoj, dekoraĵoj de freŝaj vinberoj kaj aliaj fruktoj, sed tamen sentas sin en ora kaĝo, cerbumas pri "eskapo reen en la normalan mondon", aŭ pli triste revas pri sia morto, kiu elirigus ilin el la melankolia "edena ĝardeno". La filmo ne nur kritike akcentas la malfacilan vojon al digna morto, sed ankaŭ kontrastiĝas kun la realo de la jaro 2015, en kiu maljunuloj en Litovio devas elturniĝi per tre malaltaj pensioj, tute ne kompareblaj kun unuopaj relative riĉaj okcidenteŭropaj maljunuloj, kaj la filmo bildigas lukson tre for de la realo.

Puipa estas preleganto en la Sekcio de Filmo kaj Televido de la Litova Akademio de Muziko kaj Teatro en Vilno.

Elektitaj filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1974: Kelioženklai ("trafiksignoj")
  • 1978: Nebūsiu gansteris, brangioji ("mi ne estos bandito, miaj karuloj")
  • 1979: Velnio Sekla ("diablaj semoj")
  • 1981: Arkliavagio duktė ("filino de ĉevalŝtelisto")
  • 1983: Moteris ir keturi jos vyrai ("virino kaj kvar el ŝiaj viroj")
  • 1986: Elektroninė senelė ("elektronika avino")
  • 1990: Bilietas iki Tadž Mahalo Bi ("bileto al Taĝ-Mahalo")
  • 1991: Ir ten krantai smėlėti ("kaj jen sablozaj bordoj")
  • 1994: Ašarų pakalnė ("monteto de larmoj")
  • 1995: Žaibo nušviesti ("lumigita per fulmo" respektive "trafita per fulmo")
  • 1997: Vilko Dantu karoliai ("juveloj el lupaj dentoj")
  • 1999: Elze iš Gilijos ("Elze el Gilija")
  • 2002: Pastabos gyvenimo Budo paraštėse ("komentoj pri la marĝenoj de vivstilo")
  • 2005: Dievu miškas ("arbaro de Dio")
  • 2007: Nuodėmės užkalbėjimas ("flustroj de pekoj" respektive "sorĉaj diraĵoj de pekoj")
  • 2011: Miegančių drugelių Tvirtove ("fortikaĵo de dormantaj papilioj")
  • 2015: Edeno sodas ("edena ĝardeno")

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]