Alicia Giménez Bartlett

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alicia Giménez Bartlett
Persona informo
Alicia Giménez Bartlett
Naskonomo Alicia Giménez Bartlett
Naskiĝo 10-an de junio 1951 (1951-06-10) (72-jaraĝa)
en Almansa
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de BarcelonoUniversitato de Valencio vd
Profesio
Okupo verkisto • filologo vd
Aktiva en Barcelono vd
Verkado
Verkoj Donde nadie te encuentre vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alicia GIMÉNEZ BARTLETT (Almansa, Albacete, 10a de junio 1951) estas hispana filologo kaj verkistino, konata ĉefe pro siaj krimromanoj protagonistigitaj de la policanino Petra Delicado. Ŝi ricevis inter aliaj la premiojn Nadal en 2011 kaj Planeta en 2015.

Biografio kaj kariero[redakti | redakti fonton]

Ŝi studis Anglistikon en la Universitato de Valencio kaj doktoriĝis en Hispana Literaturo en la Universitato de Barcelono per disertacio titolita La Narrativa de Gonzalo Torrente Ballester, direktorita de José Manuel Blecua Teijeiro, kio iĝis bazo de posta studo pri Torrente Ballester publikigita en 1981. Ŝi ekkarieris en privilegia etoso, nome Barcelono gastiganta la grandajn verkistojn de la latinamerika "boom" kaj dum jaroj la fama Carmen Balcells estis ŝia literatura agentino.​

En 1984 ŝi publikigis sian unuan romanon, Exit (Seix Barral). Per Una habitación ajena (1997), kiu rekreas la streĉitecojn inter la lesba verkistino Virginia Woolf kaj ŝia servistino Nelly, atingis la unuan literaturan premion de sia kariero: nome la Premio Femenino Singular, de la eldonejo Lumen. Unu jaron antaŭe, la legado de La jota de corazones (de Patricia Cornwell) konvinkis sin ekverki serion de krimromanoj kun la policanino Petra Delicado kiel protagonisto, kiu ĝis nun konsistas de dek du verkoj en la sagao. Tiujn oni tradukis al diversaj lingvoj, sukcesis ankaŭ en Italio kaj Germanio kaj havigis al ŝi diversajn premiojn, kiel la "Premio Raymond Chandler" en 2008 (kiun antaŭe ricevis John le Carrékaj John Grisham).​ Ŝi ankaŭ kultivis eseon per verkoj kiel El misterio de los sexos kaj La deuda de Eva.

En 2011 ŝi ricevis la Premion Nadal per Donde nadie te encuentre, historia romano pri la vivo de la hermafrodita gerilan(in)o Teresa Pla Meseguer, alinome La Pastora, kaŝita en arbaroj de Tortosa, ŝajne perfortita en 1949 de civilgvardiano.

En 2015 ŝi ricevis la Premion Planeta pro Hombres desnudos kaj en 2019 ŝi formis parton de la ĵurio de la premio Nadal, atribuita la 6an de januaro tiujare al Guillermo Martínez.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Romanoj[redakti | redakti fonton]

  • Exit (1984, Seix Barral)
  • Pájaros de oro (1987, Montesinos)
  • Caídos en el valle (1989, Montesinos)
  • El cuarto corazón (1991, Versal)
  • Vida sentimental de un camionero (1993, Lumen)
  • La última copa del verano (1995, Grijalbo-Mondadori)
  • Ritos de muerte (1996, Grijalbo-Mondadori). 1a romano de la serio Petra Delicado
  • Día de perros (1997, Grijalbo-Mondadori). 2a romano de la serio Petra Delicado
  • Una habitación ajena (1997, Belacqua). Premio Femenino Lumen
  • Mensajeros de la oscuridad (1999, Plaza & Janés). 3a romano de la serio Petra Delicado
  • Muertos de papel (2000, Plaza & Janés). 4a romano de la serio Petra Delicado
  • Serpientes en el paraíso (2002, Planeta). 5a romano de la serio Petra Delicado
  • Secreta Penélope (2003, Seix Barral)
  • Un barco cargado de arroz (2004, Planeta). 6a romano de la serio Petra Delicado
  • Días de amor y engaños (2006, Planeta)
  • Nido vacío (2007, Planeta). 7a romano de la serio Petra Delicado
  • El silencio de los claustros (2009, Destino). 8a romano de la serio Petra Delicado
  • Donde nadie te encuentre (2011, Destino), Premio Nadal
  • Nadie quiere saber (2013, Destino). 9a romano de la serio Petra Delicado
  • Crímenes que no olvidaré (2015, Destino). 10a verko (novelaro) de la serio Petra Delicado
  • Hombres desnudos (2015, Planeta), Premio Planeta
  • Mi querido asesino en serie (2017, Destino). 11a romano de la serio Petra Delicado.
  • Sin muertos (2020, Destino). 12a romano de la serio Petra Delicado.
  • La presidenta (2022, Alfaguara)

Eseoj[redakti | redakti fonton]

  • El misterio de los sexos (2000, DeBolsillo)
  • La deuda de Eva (2002, Lumen)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]