Alicino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alicino
Kemiaj strukturoj de la Alicino
Tridimensiaj strukturoj de la Alicino
Alternativa(j) nomo(j)
Kemia formulo
C6H10OS2
CAS-numero-kodo 539-86-6
ChemSpider kodo 58548
PubChem-kodo 65036
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 162.26 g·mol−1
Denseco 1.112 g cm−3
Fandopunkto malkomponiĝas
Refrakta indico  1,561
Mortiga dozo (LD50) 60 mg·kg−1
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1]
GHS Damaĝo-piktogramo
07 – Toksa substanco 08 – Risko al sano
GHS Signalvorto Averto
GHS Deklaroj pri damaĝoj H302+332, H315, H319, H335, H336, H350
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P201, P202, P280, P352, P363, P261, P271, P270
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Alicino estas organosulfura kombinaĵo kaj plej aktiva komponaĵo de la Allium sativum, apartenanta al la familio de la Aliacoj. Ĝi respondecas pri la vasta spektro de la antibakteria (Escherichia coli) aktiveco ekzistanta en la ajlo. Esploroj elmontras ke alicino estas tre utila por lipido-malaltigo, preventas sango-koaguliĝon, arterian hipertension, kanceron, estas kontraŭ kancero, antioksidiga kaj posedas proprecojn antimikrobajn, antiparazitajn kontraŭ (Entamoeba histolytica), antiprotozoajn kontraŭ Giardia lamblia kaj antifungajn kontraŭ Candida albicans.

Proprecoj[redakti | redakti fonton]

Tamen alicino en trovatas en la freŝa ajlo. Freŝa ajlo enhavas kelkajn enzimojn, nome, la aliino kaj la aliinazo, kiuj ĉeestas en malsamaj partoj de la planto. Ĉi-unika strukturo dizajniĝas kiel mekanismo pri defendo kontraŭ mikrobaj patogenoj de la sojlo. Kiam fungoj kaj aliaj sojlo-patogenoj atakas la bulberojn, la membranoj de tiuj fakoj detruiĝas, kaj post 10 sekundoj, la tuta aliino konvertiĝas en nova kombinaĵo konata kiel alicino.[2]

La alicino estigita estas malstabila kaj rapide transformiĝas en serio da aliaj sufurenhavaj kombinaĵoj tia kia la dialila sulfido. La ĉefa antimikroba efiko de la alicino kuŝas sur ĝia kemia reakcio kun la tiolaj grupoj de pluraj enzimoj, ekzemple alkohola dehidrogenazo, tioredoksina reduktazo kaj RNA polimerazo, kiuj povas afekti la esencan metabolon de la aktiveco de la cisteina proteinazo implicita en la virusatako de la Entamoeba histolytica. Estas la alicino kiu donas al la ajlo ĝian akran odoron.[3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Alicino estis unue izolita en 1944 de Chester John Cavallito (1915-2010)[4] kaj John Hays Bailey. Ili malkovris ke la alicino estas tre malstabila kaj ĝia efektiveco nur daŭris dum mallonga tempoperiodo. Pro tio ĝi ne povis esti amasproduktita kiel fidinda kaj efika suplemento ... sed tio estis antaŭ 70 jaroj.

En la lastaj jaroj, pluraj kompanioj sukcesis produkti pli stabilajn alicinojn uzante patentita procezo kiu ebligas produkti alicinon kiel alte efikan suplementon. Ĉi-patentita procezo implicas la uzon de akvo kiel bazo por la formuliĝo. Ĉi-akvo-baza formulado implicas la uzon de la akvo kiel bazo por ĝia formulado. Ĉi-akvo-baza formulado de purigita alicino elmontriĝis esti pli kemie stabila ol aliaj preparaĵoj de ajloekstraktoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Kunrilataj kemiaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]