Aljustrel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aljustrel
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7600
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 9 257  (2011) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 53′ N, 8° 10′ U (mapo)37.883333333333-8.1666666666667Koordinatoj: 37° 53′ N, 8° 10′ U (mapo) [+]
Alto 175 m [+]
Areo 458,47 km² (45 847 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Aljustrel (Portugalio)
Aljustrel (Portugalio)
DEC
Aljustrel
Aljustrel
Situo de Aljustrel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Aljustrel [+]
vdr

Aljustrel estas portugala urbeto apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun ĉirkaŭ 8 874 loĝantoj (2021).

Ĝi estas subdividita en 4 fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipo Ferreira do Alentejo, en la oriento kun Beja, en la sudo kun Castro Verde, en la sudokcidento kun Ourique kaj en la okcidento kun Santiago do Cacém.

La sidejo estas en la loĝloko Aljustrel, kiu havas ĉirkaŭ 4600 loĝantojn, nome en la freguesia Aljustrel e Rio de Moinhos.

Aljustrel famas pro siaj minoj, geologio, kaj la Sanktejo Nossa Senhora do Castelo.

Freguesias[redakti | redakti fonton]

Pilorio en freguesia Messejana.
  • Aljustrel e Rio de Moinhos
  • Ervidel
  • Messejana
  • São João de Negrilhos

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj eĉ el Paleolitiko kaj poste la setlejo pliiĝis pro la ekspluatado de minoj el kupro, aparte dum la epoko de la Romia Imperio. Poste ŝajne okazis senloĝigo ĝis la epoko de Al Andalus kiam ĝi nomiĝis Albasturil. Araboj konstruis teran kastelon en la 11-a jarcento, kiu restis ĝis la rekonkero fare de kristanoj, en 1234, fare de kavaliroj de la Militordeno de Sant'Iago da Espada, al kiuj la reĝo Sanĉo la 2-a donis la teritorion. Ekde 1252, Aljustrel ricevis foruon el la Ordeno de Santiago konfirmita de la reĝo Alfonso la 3-a, tiam referencita kiel Aliustre.

En 1836, Aljustrel pliiĝis pro la aldono de Ervidel, kaj en 1855 de parto de Messejana. Poste, en 1871, ankaŭ nuliĝis Aljustrel, sed nur dum tri jaroj. En 1910, Aljustrel aliĝis al la Respubliko, dum Dro. Manuel de Brito Camacho (kuracisto, ĵurnalisto, politikisto, deputito kaj ministro) lokano de Aljustrel estis unu de la ĉefaj estroj de la respublika movado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ermitejo de Nossa Senhora da Assunção (Messejana), en freguesia Messejana
  • Kastelo de Aljustrel, preĝejoj, minoj, minmuzeo, ventomuelejo kaj fontoj (en la municipa blazono)
  • Kastelo de Messejana, preĝejoj, pilorio, etnografia muzeo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]