Alkazaro de la Kristanaj Reĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alkazaro de la Kristanaj Reĝoj
Alkazaro [+]

LandoHispanio
RegionoAndaluzio
SituoKordovo,
- koordinatoj37° 52′ 36″ N, 4° 46′ 53″ U (mapo)37.876595114153-4.7813805852536Koordinatoj: 37° 52′ 36″ N, 4° 46′ 53″ U (mapo)

Alkazaro de la Kristanaj Reĝoj (Andaluzio)
Alkazaro de la Kristanaj Reĝoj (Andaluzio)
DEC
Alkazaro de la Kristanaj Reĝoj
Alkazaro de la Kristanaj Reĝoj
Lokigo de Andaluzio en Hispanio
Map
Alkazaro de la Kristanaj Reĝoj

Vikimedia Komunejo:  Alcázar de los Reyes Cristianos [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Alkazaro de la Kristanaj Reĝoj.

La Alkazaro de la Kristanaj Reĝoj hispane Alcázar de los Reyes Cristianos, estas militista alkazaro konstruita sub la ordonoj de la reĝo Alfonso la 11-a de Leono kaj Kastilio en la jaro 1328, sur antaŭaj konstruaĵoj, en Kordovo, Hispanio.

Gastejo de reĝoj en Kordovo, la Katolikaj Gereĝoj loĝis en tiu fortikaĵo pli ol ok jarojn, gvidante ekde ĝi la militkampanjon kontraŭ la Regno de Granado. En tiu ĉi loko, Kristoforo Kolumbo petis la monhelpon por la maraventuro en la jaro 1486, kaj ĉi tie naskiĝis unu el la gefiloj de la reĝa familio, la infantino Maria, estonta reĝino de Portugalio. Post la militkampanjo de Granado kaj la fino de la kampanjoj kontraŭ la muslimoj en Hispanio, la Katolikaj Gereĝoj cedis la alkazaron al la ekleziaj aŭtoritatoj, kiuj konvertis ĝin en Tribunalo de la Inkvizicio. En 1812, por la malapero de la Inkvizicio, ĝi fariĝis la civita malliberejo ĝis 1931, ĝi estis destinita al militistaj instaloj ĝis 1955 kiam estis cedita al la Urbodomo de Kordovo. Nuntempe la Alkazaro estas sidejo de pluraj municipaj eventoj kiaj geedziĝoj, ekspozicioj aŭ pluraj prezentaĵoj.