Allan Simonsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Allan Simonsen
Persona informo
Aliaj nomoj Simonet
Naskiĝo 15-an de decembro 1952 (1952-12-15) (71-jaraĝa)
en Vejle
Ŝtataneco Reĝlando Danio
Okupo
Okupo futbalisto • futbala trejnisto
vdr
Simonsen en Vejle BKa ĵerzejo en 2000.

Allan SIMONSEN (la 15-an de decembro 1952) estas iama dana futbalisto, unu el la plej eminentaj danaj futbalistoj de ĉiuj tempoj.

Simonsen naskiĝis en Kopenhago, Danio. Ludis por Villa BK, Borussia Mönchengladbach, Futbala Klubo de Barcelono kaj Charlton Athletic. En la Dania nacia teamo li ludis 55 ludojn kaj trafis 20 golojn. En 1977 li gajnis la Oran Pilkon. Dum lia tempo en Mönchengladbach, tiam unu el la pintaj teamoj en Eŭropo, li estis unu el la ĉefaj ludantoj de la mirinda teamo de trejnisto Hans Weissweiler, kune kun Günter Netzer kaj Berti Vogts.

Simonsen estas la ununura futbalisto en la historio kiu trafis golojn en la finalo de la Ligo de Ĉampionoj de UEFA, la UEFA-pokalo de pokalvenkintoj kaj Eŭropa Ligo de UEFA.

Kvankam li atingis sian pinton en la 1970-aj jaroj kaj komence de la 1980-aj jaroj, li povis ludi en la Monda Pokalo relative malfrue en sia kariero, unufoje, en 1986.

Post lia emeritiĝo li trejnis la teamon de Feroaj Insuloj same kiel la Luksemburgian teamon.

Titoloj[redakti | redakti fonton]

Viale B.K

Borussia Mönchengladbach

Futbala Klubo de Barcelono

Dania nacia teamo

Personaj atingoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]