Almogàver

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Almogàver-soldatoj

Almogàver katalune, el la araba al-mugawar ("la razianto"), estis kristana soldato dum iberia Reconquista kaj en la bataloj de la Aragona Krono en Italio kaj Grekio, dum 13-a kaj 14-a jarcentoj.

La almogàver-oj estis komence pireneanoj, kaj poste el Navaro, Aragono kaj Katalunio. Ili estis frontlandanoj kaj batalis infanterie sen kiraso, vestitaj el felo, en ledaj ŝuoj kaj kruringoj. Kiel romia legio, ĉiu estis armita per du pezaj ĵetlancoj, mallonga spado kaj ŝildo. Ilia batalkrio estis Aragò, desperta ferro ("Aragono, veku, fero").

Ili profesie sed eksterregule soldulis por reĝo, nobeloj, eklezio aŭ urboj laŭ pago. Kiam la aragona batalo kontraŭ iberiaj maŭroj atingis la limojn planitajn, la trupo estis danĝera por la reĝo, kiu direktis ĝin al la mediteranea ekspansio. Kiam Petro la 3-a de Aragono batalis Karlo de Anĵuo post Siciliaj Vesproj (30-a de marto de 1282) pri Napolo kaj Sicilio, almogàver-oj estis la plej efika parto el lia armeo. Ilia disciplino kaj feroco kaj kiom forte ili ĵetis lancoj multe kontraŭefikis la peza kavalerio de Anĵuo.

Kiam paco de Caltabellota en 1302 finis la milito en suda Italio kun la venko de aragonida reĝo Federiko de Sicilio, 1&nbspc;500 katalunaj kavaliroj, 4&nbspc;000 almogàver-oj, 1&nbspc;000 maristoj kun iliaj familioj sekvis Roger De Flor, senfroka templano kiu servis la bizancan imperiestron Androniko la 2-a, kiel dungotrupo (Kataluna Kompanio de Oriento) kontraŭ turkoj. La aragonaj reĝoj aprobis forigi tiun ribelriskan trupon.

Jam dum la geedziĝo de Roger kaj nevino de la imperiestro, la almogáver-oj mortigis konstantinopolaj ĝenovanoj en kverelo. Ilia kampanjo en Anatolio (1303 kaj 1304) estis serio da venkoj kiun la imperiestro rekompencis per feŭdoj kaj titoloj (Roger estis nomumita cezaro, la unua en 400 jaroj), sed ilia avido kaj perfortemo iĝis netolerebla por la kristanaj loĝantoj. Kiam Roger de Flor estis perfide murdita laŭ ordonoj de basileo Miĥaelo, filo de Androniko, je la 4-a de aprilo de 1305 en Edirne, la katalunoj rezistis en Gallipoli. Sen pluraj estroj mortintaj, la 1&nbspc;500 restantoj defiis imperion kaj prirabis Trakion, Makedonion kaj la ĉirkaŭon de Konstantinopolo dum du jaroj (Greka folkloro memoris la Katalunan Venĝon ĝis 20-a jarcento).

Ramon Muntaner, kiu poste dokumentis tiun historion, tiam foriris Grekion pro internaj bataloj. En 1310, ili marŝis kontraŭ la duko de Ateno, Valtero De Brienne, de franca familio Brienne, kiu dungis ilin sed ne plenumis la kontrakton. Li kaj ĉiuj liaj kavaliroj estis mortigitaj en la batalo de Cephissus (aŭ OrchomenusHalmyros) en Beotio en marto de 1311. Ili tiam dividis la edzinaron kaj havaĵojn de la francoj kaj vokis aragonan princon por regi ilin.

La fondo de la aragonaj duklando de Ateno kaj Neopatrio estis la maksimumo de la atingoj de almogàver-oj. Tie la kataluna lingvo kunoficialis kun la latina kaj la juro similis la katalunan. Inter 1388 kaj 1390, la duklandojn konkeris florencan Nerio Acciaiuoli.

En 16-a jercento, la nomo eluziĝis. Tamen ĝi estis la nomo de partio en civilaj militoj dum Ferdinando la 7-a de Hispanio.

La kataluna naciismo kaj Renaixença altestimis la almogàver-ojn kiel bravaj militistoj. Kaj la nuna hispana armeo nomas Almogávares paraŝutan brigadon.

"Coro dels Almugavers"[redakti | redakti fonton]

Aur! Aur! Desperta ferro!
Deus aia!
...
Veyentnos sols venir, los pobles ja flamejen:
veyentnos sols passar, son bech los corbs netejen.
La guerra y lo saqueig, no hi ha mellors plahers.
Avant, almugavers! Que avisin als fossers!
La veu del somatent nos crida ja a la guerra.
Fadigues, plujes, neus, calors resistirem,
y si'ns abat la sòn, pendrèra per llit la terra,
y si'ns rendeix la fam carn crua menjarem!
Desperta ferro! Avant! Depressa com lo llamp
cayèm sobre son camp!
Almugavers, avant! Anem allí a fer carn!
Les feres tenen fam! [1]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

ALMOGÁVARES INTERNET

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. "Los pirineus : obra dramàtica en un prolech y tres actes" - Victor Balaguer