Niedergesteln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alpe Joli)
Niedergesteln
Blazono de Niedergesteln
Blazono de Niedergesteln
Blazono de Niedergesteln
Niedergesteln kun la ruinoj de la Gesteln-Burgo
Niedergesteln kun la ruinoj de la Gesteln-Burgo
Niedergesteln kun la ruinoj de la Gesteln-Burgo
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Okcidenta Rarono
Koordinatoj  46° 18′ 46″ N 7° 46′ 54″ O / 46.31278 °N, 7.78167 °O / 46.31278; 7.78167 (mapo)Koordinatoj: 46° 18′ 46″ N 7° 46′ 54″ O / 46.31278 °N, 7.78167 °O / 46.31278; 7.78167 (mapo)
Nombro de loĝantoj 685
Areo 17,43 km²
Alteco 639 m super marnivelo
Poŝtkodo 3942
Komunumkodo 6198
Mapo de Niedergesteln
Mapo de Niedergesteln
Situa mapo de Niedergesteln
vdr

Niedergesteln estas komunumo en la distrikto Okcidenta Rarono en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 685 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niedergesteln situas en Supra Valezo ĉe la bordo de la rivero Rodano. En nordo la komunumo etendiĝas al la Joli-Valo. Al la komunumo apartenas la vilaĝo Niedergesteln kaj la setlejoj Gesch, Alpe Tatz, Voralpe Liden, Voralpe Brägji, Lüegjiu, Alpe Joli, Alpe Mattachru kaj Wasserleitu.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 17,43 km², de kiuj 23,4% estas kovritaj de arbaro, 29,2% servas por agrikulturo kaj 3,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Niedergesteln limas en nordo al Wiler, en oriento al Rarono, en sudsudoriento al Unterbäch, en sudo al Eischoll, en sudsudokcidento al Ergisch, en okcidento al Steg-Hohtenn, en nordokcidento al Ferden, kaj en nordnordokcidento al Kippel.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Niedergesteln pasas en la valfundo la kantona ĉefvojo n-ro 9 de Laŭzano al Sempiono-Pasejo. Kvankam la du gravaj trajnlinioj trans Lötschberg-Tunelo kaj de Vispo al Laŭzano pasas tra la teritorio de Niedergesteln, la komunumo ne disponas pri stacidomo sur ĝia teritorio. La plej proksima stacidomo Estas Rarono proksimume 1 kilometron oriente de la komunumo. Pere de la poŝtaŭtolinio de Leuk al Vispo al komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Monda naturheredaĵo[redakti | redakti fonton]

La Joli-Valo apartenas al la regiono Jungfrau-Aleĉ-Bieĉhorno (germane: Jungrau-Aletsch-Bietschhorn), kiu estis la 13-a de decembro 2001 akceptita kiel unua alpa areo kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Niedergesteln datiĝas el la jaro 1179 kiel Chastellon. La setlejo kun la kastelo supre de la vilaĝo estis supozeble konstruita de savojaj komercistoj. Fine de la 12-a jarcento Niedergesteln estis havaĵo de la Baronoj de Turn-Gestelnburg kiel feŭdo de la episkopo de Siono. En la 13-a jarcento ili sur la roko super la vilaĝo konstruis burgon kun rondturo. En la jaro 1375 Niedergesteln estis okupita de la supraj kvin Valezaj Dekonoj, kiuj forpelis la Senjorojn de Turn, kiuj vendis siajn havaĵojn kaj rajtojn en Niedergesteln al la Grafoj de Savojo. En la jaro 1384 la Valezaj Dekonoj detruis la burgon, kiun intertempe la episkopo de Siono, kaj kreis kontraŭ la volo de la episkopo en la jaro 1430 en Niedergesteln subvojktejon. En la jaro 1790 la loĝantoj de Niedergesteln sin liberaĉetis de la feŭdo. Ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Niedergesteln formis kune kun Lötschen kaj Benken la suban trionon de la Dekono Rarono. La komunumaj statutoj datiĝas el la jaro 1564.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]



Monda heredaĵo de UNESKO