Altstätten SG
- La mallongigo SG en Altstätten SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Altstätten. |
Altstätten | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Wil |
Geografia situo | CH1903: 746377 / 268400 (mapo)47.559.3833333333333Koordinatoj: 47° 33′ N, 9° 23′ O; CH1903: 746377 / 268400 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 10654 |
Areo | 39,11 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9450 |
Komunumkodo | 3251 |
Altstätten SG estas urbo en la elektodistrikto Rejnvalo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 10 654 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Altstätten situas en la Sanktgala Rejnvalo, okcidente de la rivero Rejno en vasta ebenaĵo, oriente de la apencela montetkamparo. Al Alststätten apartenas ankaŭ la municipo kaj enklavo Lienz kun Plona sude de Rüthi SG kaj norde de Sennwald, kaj ankaŭ la municipoj kaj setlejoj Hub, Kobelwies, Ruppendörfli kaj Oberbüchel.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La urbo Altstätten limas en nordo al Oberegg (AI), en nordoriento al Marbach, en oriento kaj sudo al Oberriet, en sudokcidento al Eichberg, en okcidento al Gais (Ar), kaj en nordokcidento al Trogen (Ar).
La eksklavo Lienz krome limas en nordo al Oberriet, en nordoriento al Rüthi, en oriento al Feldkirch (Aŭstrio), en sudoriento al Ruggell (Liĥtenŝtejno), en sudo al Sennwald, kaj en okcidento al Rüte (AI).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Altstätten situas ĉe la rejnvala linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rorschach al Buchs SG, kaj estas finhaltejo de linio de la Apencelaj Fervojoj al Sankt-Galo. La komunumo disponas pri alveturejo al la svisa aŭtovojo A13 de Sankt-Margreto tra Koiro al Belinzono.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unuaj setlejoj en Altstätten ekzistis jam en la ŝtonepoko antaŭ pli ol 5500 jaroj. En la jaro 853 la nomo Altstätten aperis unuan fojon en dokumento. La nomo signifas en la germana lingvo "malnova setlejo", kio indikas, je jam tiam temis pri malnova homa setlejo. Laŭ tiu unua dokumento, kiu menciis la nomon de la urbo, tiam la Monaĥejo Sankt-Galo posedis vastajn bienojn tie. En la sekvaj jardekoj en Alstetten estiĝis fermita bienregejo, en kiuj majoroj (germane Meier) el la malalta servo nobelaro de la Princabatejo Sankt-Galo ekzercis la jurisdikcion. Por defendi sian regejon kontraŭ la Grafoj de Montfort je la orienta bordo de Rejno, la abato Berĥtoldo de Falkenten sekurigis la bienojn per ringomuro kaj koncedis al la loko la rangon de urbo en la jaro 1298 post kristo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Altstätten SG (stacidomo)
- Altstätten Stadt (stacidomo)
- Alter Zoll (stacidomo)
- Kreuzstrasse (stacidomo)
- Warmesberg (stacidomo)
- Tramvojo Altstätten-Berneck
- Trolebusa linio Altstätten-Berneck
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]