Trogen AR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Trogen
Trogen
Blazono de Trogen
Blazono de Trogen
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ne estas distriktoj en Apencelo Ekstera
Koordinatoj  47° 24′ 28″ N 9° 27′ 53″ O / 47.40778 °N, 9.46472 °O / 47.40778; 9.46472 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 28″ N 9° 27′ 53″ O / 47.40778 °N, 9.46472 °O / 47.40778; 9.46472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1693
Areo 10,01 km²
Alteco 903 m super marnivelo
Poŝtkodo 9043
Komunumkodo 3025
vdr

Trogen estas komunumo en la Kantono Apencelo Ekstera en Svislando. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 1693 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trogen situas sude de Sankt-Galo en la apencelaj montetoj 903 metrojn s.m.. De la supra parto de la vilaĝo oni havas belan vidon ĝis la Bodenlago. 1597 post la divido de la Kantono Apencelo en la duonkantonojn Apencelo Ekstera kaj Interna ĝi fariĝis kantonĉefkomunumo de la Kantono Apencelo Ekstera. Hodiaŭ tamen la kantona administracio troviĝas en la nova chefkomunumo Herisaŭ.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Trogen unuflanke vivas de turismo, aliflanke de agrikulturo. Multaj loĝantoj de Trogen laboras en la proksima urbo Sankt-Galo. En Trogen troviĝas ankaŭ la internacia Infanvilaĝo Pestalozzi. En Trogen troviĝas ankaŭ la kantona gimnazio de la Apencelo Ekstera.

Historio kaj politiko[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Trogen datiĝas el la jaro 1168 kiel Trugin. En la 13-a kaj 14-a jarcento la komunumo estis sub la servuto de la Monaĥejo Sankt-Galo. La strikta reĝino de la Abato Kuno provokis la Apencelajn Militojn, per kiuj en la jaro 1403 kaj 1405 estiĝis la Lando Apencelo.

Trogen estis antaŭe unu el la kunsidejoj de la landkomunumo de la Kantono Apencelo Ekstera. Hodiaŭ en Trogen troviĝas diversaj kantonaj institucioj. Trogen estas la sidejo de la justicaŭtoritatoj de la kantono.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trogen estas finhaltejo de la Apencelaj Fervojoj (iama Trogen-Fervojo), kiu en duonhora kadenco ligas la vilaĝon kun la urbo Sankt-Galo. Krome la komunumo estas ligita per poŝtaŭtolinioj kun Heiden kaj Lustmühle.

Esperanto kaj planlingva movado[redakti | redakti fonton]

Laŭ Universalaj Lingvoj en Svislando en Trogen fine de la 19-a jarcento iu s-ro Lutz instruis la volapukan.

En la jaro 1907 en Trogen estis fondita loka Esperanto-Grupo. En 1947 Julia Isbrücker instruis Esperanton en la Infanvilaĝo Pestalozzi. Fine de la 1980-aj jaroj en Trogen loĝis Dietrich Michael Weidmann kun sia unua edzino. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 151, 192 kaj 204)


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]