Infanvilaĝo Pestalozzi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Infanvilaĝo Pestalozzi en Trogen

Infanvilaĝo Pestalozzi (germane Kinderdorf Pestalozzi) estas konata infanvilaĝo nomita laŭ Johann Heinrich Pestalozzi en Trogen, Kantono Apencelo Ekstera, Svisio. Ĝin funkciigas la Fondumo Infanvilaĝo Pestalozzi (germane: Stiftung Kinderdorf Pestalozzi).

Historio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1944 Walter Corti lanĉis en la monata revuo Du la alvokon krei vilaĝon por militviktimaj infanoj. En la jaro 1945 estis fondita la Asocio Infanvilaĝo, kaj en la jaro 1946 estis komencita en Trogen la konstruado de la infanvilaĝo. Jam samjare infanoj el militviktimaj vilaĝoj povis ekloĝi en la domoj. Ek de 1960 krom eŭropaj infanoj en la vilaĝo ankaŭ vivis militorfoj el Koreio, Tunizio, Etiopio, Vietnamio, Kamboĝo kaj Libano, kaj ek de 1983 ankaŭ orfoj el Svislando.

Internacia rekono[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo rapide akiris internacian agnoskon kaj allogis multnombrajn vizitantojn el la tuta mondo. Inter la vizitantoj troviĝis Konrad Lorenz, la Dalai-lamao, Auguste Piccard, Henri Guisan, Josephine Baker, Pablo Casals, Martin Buber, Gustav Wyneken, Werner Bergengruen, Carl Jacob Burckhardt, Hermann Gmeiner kaj multaj aliaj.

En 1949 Hermann Gmeiner fondis laŭ la modelo de la Infanvilaĝo Pestalozzi en Aŭstrio la SOS-Infanvilaĝojn, kiu hodiaŭ funkciigas infanvilaĝojn en la tuta mondo.

Nuntempa evoluo[redakti | redakti fonton]

Muzeo en Pestalozzi vilaĝo Trogen (CH). Fotis Mireille Grosjean en oktobro 2013

Venis la ideo krei en la mondo taŭgajn vivkondiĉojn, por eviti al la infanoj migradon al alia loko. Pro tio la gvidantoj de la vilaĝo havas diversajn evoluprogramojn en divesaj landoj de la mondo (en 12 landoj)

En la jaro 2006 kreiĝis edukprogramo „emPower - Intercultural Leadership Programme for Young Adults“ pri interkultura edukado. Junuloj el la 12 elektitaj landoj povas partopreni. Samjare konstruiĝis en Trogen akceptodomo por vizitantoj kun diversaj informoj pri la temoj de la vilaĝo; tiu "muzeo" ricevis premion pro la kvalito de sia koncepto kaj prezento.

Esperanto en la infanvilaĝo[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1947 Julia Isbrücker gvidis Esperanto-kursojn en la infanvilaĝo. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 192)


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]