Amadís de Gaula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amadís de Gaula
Aŭtoroj
Aŭtoro Garci Rodríguez de Montalvo, Infante Henry of Castile
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1508
Ĝenro Kavalira libro
vdr

Amadís de Gaula estas verko de la mezepoka literaturo en hispana lingvo kaj unu de la plej famaj el la nomitaj kavaliraj libroj, kiuj havis grandan akcepton dum la 16-a jarcento en Iberio. La origina rakonto devenas el la 13-a aŭ 14-a jarcento, kaj ties aŭtoreco estas ankoraŭ studita.

Aŭtoreco[redakti | redakti fonton]

Fine de la 15-a jarcento Garci Rodríguez de Montalvo preparis tion kio estos la definitiva versio, kies plej antikva konata eldono estas tiu de Zaragozo (1508), kun la titolo Los cuatro libros del virtuoso caballero Amadís de Gaula, sed temas pri pli frua verko, kiu jam ekzistis trilibra ekde la 14-a jarcento, laŭ la verkoj de Pero López de Ayala kaj de lia samtempulo Pero Ferrús. Garci Rodríguez de Montalvo mem konfesas, ke li enmendado (ŝanĝis) la tri unuajn librojn kaj estis la aŭtoro de la kvara. Oni malkovris fragmentojn de versio antaŭa al Montalvo, datebla en la unua kvarono de la 15-a jarcento. Ili pruvis, ke inter ŝanĝoj estis ankaŭ mallongigo.[1]

Unua eldono de la Amadís de Gaula de Garci Rodríguez de Montalvo, presita en Zaragozo fare de Jorge Coci en 1508.

Oni atribuis la originan verkon al diversaj aŭtoroj portugaldevenaj. Por ekzemplo, la Kroniko portugala de Gomes Eanes de Zurara, verkita en 1454, mencias kiel aŭtoro iun Vasco de Lobeira, nomumita kavaliro en la Batalo de Alĵubaroto (1385). Aliaj fontoj eksponas, ke estis João de Lobeira, ne la trobadoro de Elvas Vasco de Lobeira, kaj ke temas pri refandaĵo de antaŭa verko, plej verŝajne de komenco de la 14-a jarcento. Sed oni ne konas praversion de origina portugala teksto.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Oni klopodis rilati la landon Gaula al Francio, Bretonio aŭ Britio, sed plej certe temas pri fikcia lando nur iel atribuita al tiu ĝenerala areo. Amadís estas ekstergedza filo de brita reĝo kaj bretona princino, abandonita al rivero, kaj savita de skoto kiu portas lin al skota kortego kie Amadís enamiĝas el princino Oriana. Li aventuras, protektita de sorĉistino Urganda, ekzemple por savi Oriana kun kiu li kuniĝas, sed poste foriras savi alian princinon. Oriana miskomprenas, ke Amadís aliris al tiu princino, rompas la rilaton, sed poste komprenas la eraron. Amadís estas forpelita de la kortego de Londono pro iu komploto.

Dum Oriana naskas sekrete filon Esplandián, Amadís sekvas aventurojn, ekzemple en Bohemio kaj Grekio, mortigas monstron ktp. Dume la patro de Oriana sendas ŝin al Romo por edzinigi ŝin al la imperiestro, sed Amadís venas per ŝiparo kaj savas ŝin. Okazas batalo inter Amadís kaj Lisuarte, la patro de Oriana, kun interveno de sorĉisto. Lisuarte komprenas, ke Oriana kaj Amadís estas gepatroj de Esplandián, kaj ili reamikiĝas, Oriana kaj Amadís geedziĝas, Esplandián estas nomumita kavaliro kaj Lisuarte sorĉita malaperas. Post tio en diversaj versioj estas diversaj finoj.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Las sergas de Esplandián.

La propra Rodríguez de Montalvo pluigis la rakonton en sia verko Las sergas de Esplandián. Ruy Páez de Ribera verkis sesan libron nome "Florisando", kies protagonisto estas nevo de Amadís. Feliciano de Silva pluigis "Las sergas de Esplandián" en "Lisuarte de Grecia", sepa de la serio (1514). Juan Díaz publikigis en 1525 okan libron kiel pluigo de "Florisando", nomita ankaŭ "Lisuarte de Grecia", preteratentante la libron de Feliciano de Silva. En tiu verko de Díaz mortas Amadís de Gaula. Sed Feliciano de Silva preteratentis tiun verkon kaj pluigis sian propran "Lisuarte de Grecia" en "Amadís de Grecia" (1530), naŭa libro de la serio, kaj poste pluigis la ciklon en la deka libro, "Florisel de Niquea" (1532), kaj en la dekunua "Rogel de Grecia" (1535): Ekde tiam la nomoj kaj nombroj de la partoj kaj libroj de la ciklo estas konfuzaj. Pedro de Luján plugis "Rogel de Grecia" en dekdua libro "Silves de la Selva" (1546), sed ŝajne Silva pretendis la monopolon de la sago, preteratentis la verkon de Luján kaj pluigis "Rogel de Grecia" en la "Cuarta Parte de Don Florisel de Niquea" duvoluma (1551), dektria kaj lasta de la serio en hispana lingvo.

Kelkaj el la libroj el tiu serio estis tradukitaj al la itala meze de la 16-a jarcento. Tiukadre itala verkisto Mambrino Roseo publikigis ses librojn pri Esferamundi de Grecia kaj ses librojn kun agado interplektita inter la hispanaj seriverkoj. Tiuj libroj en estis tradukitaj al hispana sed ja al germana. Tiukadre la serio pri Esferamundi de Grecia estis pluigita de anonima aŭtoro per tri libroj publikigitaj en Frankfurto (nome 22a, 23a kaj 24a de la serio de Amadís de Gaula, kiu paerastiel en la titoloj; tiuokaze Gaula jam estas komprenita kiel Francio.

Al la franca estis tradukitaj plej parto de la hispanaj kaj germanaj libroj. Tiukadre, kvankam la 24a libro indikis, ke tiu estis la lasta de la ciklo de Amadís, la franca Gilbert Saulnier Duverdier pluigis la agadon per serio trilibra nomita Le Romant des Romans; tamen ĝi ne pluigis la agadon de la 24a libro sed tiun de la 21a, tio estas la sesa parto de Esferamundi de Grecia. La unua libro de tiu nova franca serio estis publikigita en Parizo duvoluma (1626), la dua duvoluma (1627 kaj 1628) kaj la tria trivoluma (1629). La kompleta verko de Saulnier Duverdier estis tradukita al angla kaj publikigita en 1640 kun titolo The love and armes of the Greeke princes. Or, The romant of the romants. Written in French by Monsieur Verdere, and translated for the Right Honourable, Philip, Earle of Pembroke and Montgomery, Lord Chamberlaine to his Majesty.

Oni komponis diversajn operojn pri la ĉefrolulo, nome Amadís (1684), de Jean-Baptiste Lully, Amadigi di Gaula (1715), de Georg Friedrich Händel, Amadis de Gaule (1779), de Johann Christian Bach kaj Amadís (1922), de Jules Massenet.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Antonio Rodríguez-Moñino, "El primer manuscrito del Amadís de Gaula. Noticia bibliográfica", Boletín de la Real Academia Española, 36, 1956, pp. 199-216, enu Relieves de erudición (del "Amadís" a Goya), Madrid, Castalia, 1959, pp. 17-38.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]