Saltu al enhavo

Amalekidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tribo • historia etno
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La Amalekidoj (hebree hebree עֲמָלֵק‎) en la Malnova Testamento estas prezentataj kiel predanta nomada tribo, kiu vivis en la sudo de la regiono Palestino, kaj aspektas hereda malamiko de la Izraelidoj. En la libro Genezo, 36 12-16 (vidu sube), ilia prapatro Amaleko nomatas la nepo de Esav, kaj do Amaleko kaj liaj idoj estis posteuloj de Isaak kaj apartenis al la vasta familio de la Izraelidoj. Historie oni scias povas diri malmulte pri la Amalekidoj.

Biblia enkonduko de Amaleko en longa genealogia listigo de la libro Genezo

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 12 Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj ŝi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav. 13 Kaj jen estas la filoj de Reuel: Naĥat kaj Zeraĥ, Ŝama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. 14 Kaj jen estas la filoj de Oholibama, filino de Ana, filino de Cibeon, edzino de Esav: ŝi naskis al Esav Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. 15 Jen estas la ĉefoj de la filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: ĉefo Teman, ĉefo Omar, ĉefo Cefo, ĉefo Kenaz, 16 ĉefo Koraĥ, ĉefo Gatam, ĉefo Amalek. Tio estas la ĉefoj de Elifaz en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Ada. 
— mencioj de Amaleko en la esperantlingva libro Genezo, 36 12-16, la unua el la kvin libroj de Moseo, kiuj nomiĝas hebree Torao, greke Pentateŭko, kaj estas parto de la juda Tanaĥo kaj la kristana Malnova Testamento, en traduko de Zamenhofo.

Modernaj retorikaj metaforoj

[redakti | redakti fonton]

En modernaj tempoj, la amalekidoj ofte estas egaligitaj kun "la" malamikoj de Israelo aŭ la judoj, inkluzive de palestinanoj. Dum la Israel-hamasa milito de 2023, la palestinanoj kaj la batalema islamista grupiĝo Hamaso estis ofte egaligitaj kun la amalekidoj fare de israelaj politikistoj kaj la tiulanda amaskomunikilaro. Kelkajn el la deklaroj la prokuroro Sudafriko en proceso kontraŭ Israelo de la Internacia Kortumo interpretis kiel "genocidaj intencoj kontraŭ la palestina popolo".

Aarono kaj Hur subtenas Moseon dum preĝado - reliefo de la granda Menoro de Benno Elkan antaŭ la israela parlamentejo

Pro la manko de arkeologia indico kaj la plursencaj bibliaj informoj, la vivejo de la Amalekidoj ne povas esti klare lokaligita. En Nombroj 14 la Amalekidoj kaj Kanaanidoj estas menciitaj kiel najbaraj triboj, sed la informoj kontraŭdiras unu la alian, ĉar la triboj unue estas menciataj loĝantaj en la ebenaĵo (Nombroj 14 25), kaj poste en la montoj (Nombroj 14 39-45).

Citaĵoj el Juĝistoj 1 16 (laŭ kredinda supozo) kaj 1-a libro de Samuel 15 6 indikas ke la Amalekidojn kaj la Kainidoj (aŭ Kenidoj hebree קינים), posteuloj de Kaino, estis najbaroj, kio supozigas lokon de la Amalekidoj en la dezerto Negevo (Nombroj 13 29). La sinsekvo de la supozeble antikva diraĵo en Nombroj 24 20 kaj sekvaj, kiu menciasas la Kenidojn tuj post la Amalekidoj, povas ankaŭ indiki la proksimecon de la triboj. Indikon, ke la Amalekidoj loĝis en la regiono Edomo, montras la familia listo de Esav (Genezo, 36 12 kaj 1-a libro de la Kroniko 1 36) kaj la Listo de Edomidaj estroj (Genezo, 36 16.

la historieca pentraĵo "Venkon, ho Dio!" de 1871 montras Moseon preĝantan kun levitaj brakoj en la batalo, dum Hur maldekstre kaj Aarono dekstre en ruĝa vestaĵo subtenas la brakojn

Laŭ citaĵo de la Psalmaro 83 7 kaj sekvaj, la Amalekidoj troviĝis inter la Transjordaniaj triboj. Juĝistoj 12 15 atestas situon de la Amalekidoj en la areo la tribo de Efraim.

Toraa historio

[redakti | redakti fonton]

La plej fidindaj Toraaj informoj pri la konflikto inter la izraelidoj kaj la amalekidoj estas tiuj de la tempo de reĝo Davido. Oni do povas supozi, ke la malamikeco devenas de lia tempo. En pli postaj tradicioj la malamikeco estas transportita pli kaj pli en la fruan historion.

Post la eliro de la Izraelidoj el Egiptio, la amalekidoj atakis la izraelidojn ĉe Refidim en la Sinaja Duoninsulo. Moseo donis al Josuo, filo de Nun, armean gvidadon en batalo dum li mem tenis siajn manojn levitajn en preĝo. Citaĵo en Eliro 17 11 konstatas: "Kiam Moseo tenis siajn manojn levitaj, la izraelidoj estis pli fortaj; Sed kiam li mallevis sian manon, la amalekidoj estis pli fortaj." Laŭ la posta rekonto en Eliro 17 (12 kaj sekvaj), Israelo povis atingi venkon, ĉar Aarono, pli aĝa frato de Moseo, kaj Hur (hebree חוּר), amiko de ambaŭ, subtenis la manojn de Moseo.

La rakonto kulminas per dia promeso pri la detruo de la amalekidoj: "Ĉar mi forviŝos la memoron de Amalek el sub la ĉielo." Tiel ĝi pravigas la praan malamikecon inter la du triboj kaj "kiel teologia instrua rakonto montras la potencon de preĝado".

La rakonto en Nombroj 14.39-45 reprezentas negativan ekvivalenton al Eliro 17.8-16: laŭ tiu rakonto la izraelidoj estas venkita fare de la amalekidoj en milita kampanjo entreprenita meminiciate de la izraelidoj kaj kontraŭ la eksplicita volo de la juda Dio.