Ambao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ambao

Ambao (arabe عنبه ,عمبة, أمبة, همبة, hebree עמבה) estas spica manga pikla kondimento de iraka origino, kio ankaŭ estas populara en la mezorienta kuirarto (speciale en la sauda kaj iraka kuirartoj), kiel ankaŭ en la hinda kuirarto. Ĝi estas tipe farita el verdaj mangoj, vinagro, salo, kurkumo, kapsiketoj kaj fenugreko, iomete simila al la bongustaj mangaj ĉatnioj.