Amerigo Vespucci

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Amerigo Vespucci

Amerigo VESPUCCI [aMERigo vesPUĈĉi] (naskiĝis je la 9-a de marto, 1454, mortis je la 22-a de februaro, 1512) estis itala komercisto, esploristo kaj kartografo je la servo de Hispanio. De lia nomo devenas Ameriko, la nomo de la kontinento.

Li naskiĝis en la itala urbo Firenze en 1454. En 1492 li iris al Sevilla, Hispanio, kie li laboris kun Juanoto Berardi, firenzano kiu estis rilata al la negoco de oro kaj sklavoj. Post la morto de Berardi, Vespucci eniris al la ŝipirado.

Inter 1499 kaj 1502 li translokiĝis al Lisbono, el kie li plurfoje vojaĝis al Ameriko. Li estis membro de la ekspedicio de Gonzalo Coelho, sub la portugala krono, en 1501. En tiu ekspedicio li iris al la insularo Cabo Verde, al Brazilo kaj al La Patagonia, proksime al la Markolo de Magallanes. Tiel li pruvis ke tiuj ĉi landoj estis alia kontinento. Li rakontis tiun ĉi vojaĝon en letero al Lorenzo di Pier Francesco de Medici, eldonita en Parizo en 1502 kun la titolo Mondus Novus. En la enkonduko de la verko Comographie introdutio (eldonia en 1507), Martin Waldseemüller, donis al la nova kontinento la nomon Ameriko, honore al Vespucci.

Aliaj projektoj

Ŝablono:Projekto

Eksteraj ligiloj

greke http://www.millersv.edu/~columbus/papers/canaday.html greke http://www.newadvent.org/cathen/15384b.htm greke http://www.americas-fr.com/histoire/vespucci.html greke http://gallica.bnf.fr/scripts/ConsultationTout.exe?O=n054428