Ĝermolisto de meksikaj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ana Lorenza Macías Montes)
Saltu al: navigado, serĉo
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

A[redakti | redakti fonton]

Eduardo Sebastián Alarcón Hernández[redakti | redakti fonton]

Eduardo Sebastián Alarcón Hernández estas meksika studento pri kemio kaj esperantisto. En 2014 li ricevis la 2-an lokon inter ĉiuj meksikanoj partoprenintaj en internacia konkurso pri la ĉina lingvo.

C[redakti | redakti fonton]

Jesús Nájera Castaneira[redakti | redakti fonton]

Jesús Nájera CASTANEIRA estis meksika esperantisto kaj entreprenisto, tre bona varbisto de la lingvo internacia kaj kunfondinto de la Meksika Esperanto-Junularo.

G[redakti | redakti fonton]

Victor Manuel González[redakti | redakti fonton]

D-ro Victor Manuel GONZÁLEZ (naskiĝis en 1907, mortis 1989 en Monterrey, Meksiko), kie li estis UEA-delegito, fakdelegito pri pediatrio kaj konata Esperanta radio-amatoro.

M[redakti | redakti fonton]

Pedro Magaña Erosa[redakti | redakti fonton]

Pedro MAGAÑA EROSA (1901- 1995), maja-devena infankuracisto, dumviva membro, fakdelegito pri medicino kaj radio-amatorismo dum 33 jaroj, Cseh-instruanto, mortis la 10-an de oktobro en Chihuahua (Meksiko).

Ana Lorenza Macías Montes[redakti | redakti fonton]

Ana Lorenza Macías Montes estas juna (deknaŭaĝa, 2010) meksika esperantistino, kiu loĝas en urbo Aguaskalientes, centra parto de Mekŝiko. Ŝi estas ano de Meksika Esperanto-Asocio ekde ĝia fondiĝo.

V[redakti | redakti fonton]

Abraham Vega Acosta[redakti | redakti fonton]

Abraham VEGA ACOSTA (naskiĝis en 1902, mortis la 19-an de novembro 2003 en San Pedro de los Pinos) estis meksika esperantisto. Li estis membro de 1978 kaj malavara favoranto de la meksika Esperanto-movado.