Anandabazar Patrika
| Anandabazar Patrika | ||
| gazeto | ||
|---|---|---|
| Speco | Taggazeto | |
| Formato | Grandgazeto | |
|
| ||
| Lando | ||
| Urbo | Kolkato, Okcidenta Bengalio, Barato | |
| Posedanto | Grupo ABP | |
| Establodato | 13-a de marto 1922 | |
| Posedata de | ABP Group vd | |
| Eldonkvanto | 802 289 (en junio 2022)[1] | |
|
| ||
| Retejo | www | |
Anandabazar Patrika (bengale আনন্দবাজার পত্রিকা) estas barata bengallingva taggazeto posedata de la grupo ABP. Ties ĉefaj konkursantoj estas Bartaman, Ei Samay kaj Sangbad Pratidin.
Historio
[redakti | redakti fonton]Bengallingva ĵurnalo estis eldonita en 1876 en vilaĝeto de dividaĵo Magura ĉe la distrikto Ĝesore en tiama brita Hindio (nun Bangladeŝo) de Tuŝar Kanti Goŝ kaj de lia patro Sisir Kumar Goŝ. Ili nomis ĝin Ananda Bazar pro fratino de la avino de Tuŝarkanti, nome Anandomaji. Tamen, baldaŭ la ĵurnalo ĉesiĝis. En 1886, Goŝ starigis alian ĵurnalon, kun la nomo de lia avino Amritamoji: Amrita Bazar Patrika.[2]
Poste en 1922, la Anandabazar Patrika estis relanĉita de proprietulo nome Sureŝ Ĉandra Maĝumdar kaj de redaktoro Prafula Kumar Sarkar. Ĝi estis unue presita la 13-an de marto 1922 sub sia proprieto; tio estis kontraŭ la britaj leĝoj.[3] En 1922 ĝi unue aperis kiel kvar-paĝa vespera tagĵurnalo. La interreta eldono de la ĵurnalo estis estiĝis en 2001; ĝi eldonas informojn inter la komunumo. La presata ĵurnalo ankaŭ enhavas reklamojn.[4] En 2010, la firmao Time Inc. akiris interkonsenton pri licenco kun la grupo ABP por eldoni la revuon Fortune India. Ĉi tiu revuo eldonas ĉiujare la listo Fortune India 500.[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Highest Circulated Daily Newspapers (language wise). Audit Bureau of Circulations (ABC). Alirita 5-a de januaro 2023 .
- ↑ The Tribune, Chandigarh, India - Nation. Alirita 2016-09-10 .
- ↑ Ananda Bazar Patrika Uniqueness: red ink printing. Media Mimansa (2009). Arkivita el la originalo je 11-a de junio 2012. Alirita 13-a de marto 2013 . Arkivigite je 2012-06-11 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Anandabazar Patrika | Purono. Anandabazar Patrika. Arkivita el la originalo je 2014-03-14. Alirita 2023-03-01 .
- ↑ Revuo Fortune India.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (in Bengali)
- Anandabazar Patrika ĉe X / Twitter
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el vikipedia artikolo Anandabazar Patrika angle.
