Ei Samay Sangbadpatra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ei Samay Sangbadpatra
gazeto
Speco Enreta novaĵportalo
Formato Cifereca

Lando  Barato
Posedanto Grupo The Times
Publikigisto Grupo The Times
Redaktisto Hirak Bandjopadjaj
Establodato 15-a de oktobro 2012 (taggazeto)
Posedata de The Times Group vd
Eldonkvanto po 243 273 ĉiutage[1] (datumoj de decembro 2019)

Retejo www.eisamay.com
vdr

Ei Samay Sangbadpatra aŭ simple Ei Samay (bengale এই সময়, IAST: Ē'i samaẏa; trad. Ĵurnalo de la nuntempo) estas bengallingva taggazeto de la grupo The Times. Ĝi estis lanĉita kiel taggzeto en formato de grandgazeto kun volo de konkursi komerce kontraŭ Anandabazar Patrika. Ĝin posedas kaj eldonas Bennett, Coleman & Co. Ltd, firmao posedata de la familio Sahu Ĝain.[2][3][4]

La ĵurnalo Ei Samay estas taksata kiel defio farita de BCCL al grupo Ananda Bazar Patrika (ABP). Sentanta la fortan defion, la grupo ABP komencis grandegan amaskomunikilan kampanjon de reklamoj nur monato post la lanĉo de Ei Samay. La enkonduka prezo de ĉi tiu ĵurnalo estis po 1 ₹ (1,3¢ de USD) por kopio. Laŭ oficialuloj de la ĵurnalo, la cela legantaro estas junuloj inter 20- kaj 35 jaroj.[5][6]

Antaŭ la lanĉo[redakti | redakti fonton]

La periodaĵoj en lokaj lingvoj en ŝtato Okcidenta Bengalio konsistas de kvar grava bengallingvaj taggazetoj: Anandabazar Patrika, Aajkaal, Bartaman kaj Sangbad Pratidin. El ĉi tiuj, Anandabazar Patrika estas la plej legata, kaj la «gvidanto» ambaŭ en presata kaj enreta spacoj: ĝi estas la 6-a inter la plej legataj tagĵurnaloj en lokaj lingvoj de Barato, laŭ la Enketo pri Legantaro de Barato de 2012, kun legantaro de pri 59 lakh.[7]

Sekcioj[redakti | redakti fonton]

Jen la ordinaraj sekcioj,
  • Ei Muhurte: enhavas eseojn pri malsamaj temoj, konsiletoj kaj analizoj pri malsamaj temoj kiel diagramologio kaj interŝanĝada merkato
  • Ei Shahar: enhavas sciigojn kaj artikolojn rilate al Kolkato
  • Ei Rajya: enhavas sciigojn kaj artikolojn rilate al Okcidenta Bengalio
  • Ei Desh: pritraktas informojn de nacia intereso
  • Sompadokiyo: enhavas sciigojn el la redakcio, kaj eseojn
  • Khelar Samay: sporta sekcio, kiu enhavas sciigojn pri malsamaj sportoj
  • Byabsa Banijyo: komerca sekcio, kiu enhavas sciigojn rilate al komerco, ekonomiko kaj financo
Aliaj sekcioj,
  • Onnya Samay: ordinara suplemento[5]
  • Robibaroyari: dimanĉa specialaĵo.

Eldonoj[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĉi tiu taggazeto estas eldonata de Kolkato kaj Nov-Delhio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Highest Circulated Daily Newspapers (language wise). Audit Bureau of Circulations. Arkivita el la originalo je 9-a de augusto 2020. Alirita 5-a de januaro 2020.
  2. TOI gears up for Bengal mkt; ropes in Tailor. Arkivita el la originalo je 21-a de februaro 2013. Alirita 26-a de oktobro 2012. Arkivigite je 2013-02-21 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-02-21. Alirita 2023-03-03.
  3. Times group enters Bengali newspaper market with Ei Samay. Arkivita el la originalo je 3-a de oktobro 2022. Alirita 26-a de oktobro 2012.
  4. Times Group to launch Bengali daily 'Ei Samay' on Oct 15 | National | www.indiatimes.com. Arkivita el la originalo je 21-a de oktobro 2012. Alirita 26-a de oktobro 2012.
  5. 5,0 5,1 Ei Samay launched, Bengali print war heats up. Exchange4media. Arkivita el la originalo je 18-a de novembro 2012. Alirita 7-a de novembro 2012.
  6. imes group enters Bengali newspaper market with Ei Samay. Business Standard. Arkivita el la originalo je 3-a de oktobro 2022. Alirita 7-a de novembro 2012.
  7. The Hoot Story Page - media, press, subcontinent, media ethics, media watch, media research, media conflict, media gender, community radio, Unescos. Arkivita el la originalo je 4-a de novembro 2012. Alirita 26-a de oktobro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]