Andor Balogh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Balogh
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de septembro 1846(nun 1846-09-05)
en Hungario Sókút (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 13-an de majo 1887
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario)
Okupo
Okupo ĵurnalisto • stenografiisto
vdr

Andor Balogh [balog], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balogh Andor estis hungara stenografisto, juristo, ĵurnalisto.

Andor Balogh[1] naskiĝis la 5-an de septembro 1846 en Sókút (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Soľ en Slovakio), li mortis la 13-an de majo 1887 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Balogh maturiĝis en Eperjes, poste li akiris juran diplomon en Luterana Jura Akademio (Eperjes). Li finlernis ankaŭ stenografion, poste li gvidis stenografian kurson por studentoj. En 1866 li venis al Pest (urbo) kaj trovis juran laboron ĉe advokato, iom poste li ankaŭ studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. En 1868 li advokatiĝis, tamen li estis poste stenografo en la parlamento. Li instruis stenografion en diversaj lokoj, eĉ en la menciita universitato kaj li eldonis lernolibrojn pri stenografio. Ekde 1874 li kontribuis en gazetoj. Li frue mortis pro akuta malsano.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyar gyorsirás rendszere (sistemo de la hungara stenografio, 1875)
  • Válaszom Markovits Ivánnak (1875)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]