Andor Erős
Jump to navigation
Jump to search
Andor Erős | |
---|---|
Personaj informoj | |
Naskonomo | Erbstein Andor |
Naskiĝo | 10-an de julio 1899 en Budapeŝto |
Morto | 30-an de novembro 1916 (17-jara) |
Alma mater | Hungara Belarta Universitato |
Profesio | pentristo |
Andor Erős [erOŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Erős Andor estis hungara pentristo, grafikisto. Lia origina familia nomo estis Erbstein.
Andor Erbstein [1] naskiĝis la 10-an de julio 1889 en Budapeŝto, li mortis en 1917 (laŭ alia informo en 1915 en Supra Hungarujo).
Biografio[redakti | redakti fonton]
Andor Erős devenis el juda familio. Li akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo en 1912. Dum la studentaj jaroj somere li studvojaĝis al Munkeno kaj Parizo. Lia plej grava instruisto estis Károly Ferenczy. Post la diplomo li tuj pentradis en Artistkolonio (Nagybánya), ekde aŭtuno en Artistkolonio (Kecskemét). Liaj grafikaĵoj aperis en revuo. Dum la 1-a mondmilito li vundiĝis, poste mortis.
Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]
- debuto en 1912
- Kecskemét (1913)
- Arthalo Budapeŝto (1914)
- Budapeŝto (1917, postmorta)
Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]
- Nuba pejzaĝo (vidu la 1-an bildon!)
- Parko (1912) (vidu la 2-an bildon!)
- Kecskemét (1913) (vidu la 3-an bildon!)
- Tombejo de Kecskemét (1913) (vidu la 4-an bildon!)
- Pentristo en la parko (1914)
- Monteta pejzaĝo
- Montara pejzaĝo
- Memportreto