András Ádám (atomfizikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Ádám (atomfizikisto)
Persona informo
vdr

András Ádám [andrAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Ádám András estis hungara atomfizikisto, altlerneja instruisto.

András Ádám[1] naskiĝis la  26-an de novembro 1924(nun 1924-11-26) en Sebeș (Alba), li mortis la 6-an de decembro 1990 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Ádám apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Li akiris licencon pri ŝuisto en 1944, sed li ankaŭ maturiĝis private. Inter 1944–1947 li studis en Universitato de Kluĵo, poste li translokiĝis al Budapeŝto. Li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950, sed ekde 1949 li estis asistanto en la universitato kaj ties instituto. Inter 1951-1955 li estis akademia aspiranto, poste li laboris en instituto, inter 1963–1970 li estis laboratoriestro, inter 1964–1973 li estis docento en la universitato, poste inter 1973–1988 profesoro en alia universitato Teknikuniversitato de Budapeŝto. Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1955, li doktoriĝis (DSc) en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li estis kolego ankaŭ en Centra Instituto por Atomesplorado en Sovetunio. Li ricevis premiojn inter 1964-1967.

Li okupiĝi pri strukturo de la lumo, poste pri eksperimenta nuklea fiziko kaj nukleaj reagoj kaŭzitaj de rapidaj neŭtronoj.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Koherens fénynyalábokban haladó fotonok koincidenciái. (kunaŭtoro, 1954; disertaĵo en la sekva jaro)
  • A diffúziós és a lelassulási hossz mérése vízben. (kunaŭtoro, 1958)
  • On Agular Correlation Measurements between Fast Neutrons. (kunaŭtoro, 1965)
  • Az időszórás csökkentése online rendszerű gyorsneutron-repülési spektrométerben. (kunaŭtoro, 1968)
  • Pozitron szétsugárzás alkalmazása szilárdanyag kutatásokban. (1972)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.