András Bródy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Bródy
András Bródy
András Bródy
Persona informo
Naskiĝo la  2-an de julio 1895(nun 1895-07-02)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Beregkövesd
Morto 1946
en  Sovetunio Uĵhorodo
Tombo Uĵhorodo
Lingvoj hungaraukraina
Ŝtataneco HungarioUnua respubliko de Ĉeĥoslovakio
Okupo
Okupo politikistoĵurnalistopedagogo
vdr

András Bródy [andrAŝ brOdi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bródy András, rusine Андрей Броды estis hungaria kaj ĉeĥoslovakia rusina politikisto, instruisto.

András Bródy[1] naskiĝis la  2-an de julio 1895(nun 1895-07-02) en Beregkövesd (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Kamjanske en Ukrainio), li mortis en 1946 (pli precize nekonata) en Uĵhorodo (Sovetunio, nuntempe en Ukrainio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Bródy maturiĝis en Ungvár, poste li estis instruisto en Nagybocskó. Dum la unua mondmilito li batalis fine kun la rango leŭtenanto kaj li ricevis plurajn premiojn pro la braveco. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Budapeŝto en 1918, poste li estis ĵurnalisto en hungaraj gazetoj en Munkács, ekde 1924 en rusinaj gazetoj. Tiam li estis jam ankaŭ tre aktiva politikisto. Inter 1933–1938 li estis partiestro, samtempe parlamenta deputito en Prago. Dum lia mandato li strebis por la sendependeco de Transkarpatio kaj apogis la kompromison de rilatoj kun nazia Germanio, Pollando kaj Hungara reĝlando. En 1938, post la Munkena Interkonsento li estis elektita la unua ĉefministro de la aŭtonoma provinco de Transkarpatio, samtempe li estis ministro en Prago. Li subtenis la solvon de hungara-slovaka rilato per referendumo, tial post 2 semajnoj la ĉeĥoj arestis lin. Tamen pro internacia premo li estis liberigita en la frua 1939 kaj venis al Ungvár (tiam en Hungarlando). Li oficiale ricevis deputitan statuson en la hungara parlamento. Post kiam la Ruĝa Armeo okupis Hungarion (1945), Bródy estis arestita kaj juĝita al morto pro kunlaboro kun la reĝimo de Miklós Horthy, sed tamen li estis rehabilitita en 1991. Lia edzino naskis filon, kiu iĝis pentristo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]