András Dienes
András Dienes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 30-an de novembro 1904 en Hungara reĝlando Aŭstrio-Hungario Kassa |
Morto | la 30-an de aŭgusto 1962 en Hungario Balatonalmádi |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | verkisto • literaturhistoriisto • oficiro • policisto |
András Dienes [andrAŝ dieneŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Dienes András estis hungara oficiro, policano, literaturhistoriisto. Lia familia nomvarianto estis Gyenes-Dienes [djeneŝ].
András Dienes[1] naskiĝis la 30-an de novembro 1904 en Kassa (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Košice en Slovakio), li mortis la 30-an de aŭgusto 1962 en Balatonalmádi (Hungario).
Biografio[redakti | redakti fonton]
András Dienes maturiĝis en gimnazio en Szeged. Li akiris diplomon en armea jura altlernejo en 1928, poste li servis precipe en polico. Dum la nazia erao (1944) li partoprenis en la rezista movado, poste li partoprenis en establo de nova polico. Ekde 1951 pro falsaj akuzoj li estis en prizono, sed li ricevis amnestion en 1955. Ekde 1958 ĝis sia morto li laboris en literatura instituto, kie li okupiĝis pri Petőfi. Intertempe li kandidatiĝis en 1960. Lia edzino naskis du filinojn en 1938 kaj 1942, li vidviĝis en 1961. Li ricevis premiojn inter 1945-1958.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- Tavaszi portyázás (noveloj, 1939)
- Az ismeretlen front. Pandúrok és csendőrök. (noveloj kaj studo, 1941)
- M. Petőfi-titok (1949)
- Egy emlékezésgyűjtő emlékeiből. (1955)
- Farkasles (romano, 1956)
- Petőfi a szabadságharcban (monografio, 1958)
- Bogáncs hadnagy (romano pri Bálint Balassi, 1962)
- A fiatal Petőfi. A költő származása és életútja 1838 nyaráig. (1968)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM51554 hungarlingva datenaro de muzeo