András Dudith

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
András Dudith
Dudith András.JPG
Personaj informoj
Naskiĝo 5-an de februaro 1533 (1533-02-05)
en Buda
Morto 2-an de februaro 1589 (1589-02-02) (55-jara)
en Vroclavo
Ŝtataneco Hungario
Profesio pastro, diplomato
Lingvoj hungara lingvo, latina lingvo
v  d  r
Information icon.svg

András Dudith [andrAŝ dudiĉ?], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Dudith András estis hungara episkopo, humanisto, tutfakulo. Lia nobela antaŭnomo estis horehovicai. Liaj familiaj nomformoj estis Dudich (kaj nun Dudics) [dudiĉ]. András Dudith [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1533 en Buda. Li mortis la 22-an de februaro 1589 en Breslau (nuntempa Wrocław en Pollando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Dudith lernis komence en Breslau, poste en diversaj urboj de Italujo, fine li studvojaĝis al Parizo. Hejmenveninta antaŭ la pastriĝo li estis nomumita apostola ĉefnotario, kanoniko kaj preposto. En 1559 li rondvojaĝis en Eŭropo, poste li estis nomumita titulara episkopo. En 1562 li partoprenis en sinodo de Trident, kie li estis signifa partoprenanto. En 1563 li estis nomumita episkopo de Pécs, en la sekva jaro de Csanád, samtempe imperiestra kaj reĝa konsilisto. En 1565 li estis diplomato en kortego de Pollando. Li konatiĝis kun korteganino, eĉ edziĝo okazis, nature pli frue li forlasis la katolikan eklezion. Li restis en Pollando kaj li okupiĝis pri sciencoj. Komence li estis kalvinano, poste unitariano. En 1579 li vidviĝis, poste li denove edziĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Dionisii Halicarnassei de Thucydidis Historia Judicium. Andr. Duditio Pannonio interprete (1560)
  • Commentariolus de cometarum significatione et Dissertationes novae de cometis. (1579, poste plurfoje eldonita)
  • Orationes in concilio Tridentino habitae. Apologia ad Maximilianum II. Commentarius pro conjugii libertate... (1610)
  • Orationes quinque in concilio Tridentino habitae… Praefatus est ac Dissertationem de vita et scriptis ill. auctoris historico-criticam adjecit Lorandus Samuelfy (1743)

Fontoj[redakti | redakti fonton]