András Hajnal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

András HAJNAL [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Hajnal András estas hungara matematikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).

András Hajnal [1] naskiĝis la 13-an de majo 1931 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Hajnal frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1949-1953. Li komencis sian karieron en universitato de Szeged apud László Kalmár. En 1956 li ekhavis postenon en Universitato de Budapeŝto, inter 1970-1996 li laboris en filia instituto de MTA. Li redaktis diversajn matematikajn revuojn, ekzemple Acta Mathematica Hungarica. Li okupiĝis precipe pri aroteorio, kombinatoriko, topologio. Li ricevis 5 premiojn inter 1967-1992.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • On a Consistency Theorem Connected with the Generalized Continuum Problem (1956)
  • Unsolved Problems in Set Theory (kune kun Pál Erdős, (1971)
  • Embedding Finite Graphs into Graphs Colored with Infinitely Many Colors (1991)

Fontoj[redakti | redakti fonton]