András Lipták
Aspekto
| András Lipták | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 6-an de novembro 1935 en Székely |
| Morto | 11-an de junio 2012 (76-jaraĝa) en Debrecen |
| Tombo | Debreceni köztemető (mul) |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | ĥemiisto |
András Lipták [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lipták András estis hungara kemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998).
András Lipták naskiĝis la 6-an de novembro 1935 en Székely. Li mortis la 11-an de junio 2012 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Lipták frekventis universitaton en Debrecen inter 1957-1961, poste li ekinstruis samloke en la universitato. En 1964 li edziĝis baldaŭe havanta filon. En 1983 li doktoriĝis el kemio, en la sekva jaro li instruis en Marilando. Inter 1988-1996 li estis katedrestro, inter 1990-1993 rektoro. Li okupiĝis precipe pri karbohidratoj. Li ricevis 5 premiojn inter 1989-2007.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Hydrogenolysis of the Dioxolane-Type Benzylidene Derivatives (1976)
- Védőcsoportok jelentősége a szénhidrátkémiában: acetálok és észterek (1991)
- Effect of Temperature on Subsite Map of Bacillus Licheniformis (alpha-amylase) (2006)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2012-06-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio

