András Román

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Román
Persona informo
Naskonomo Rechnitz András
Naskiĝo 15-an de septembro 1929 (1929-09-15)
en Budapeŝto
Morto 13-an de novembro 2005 (2005-11-13) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Berzsenyi Dániel High School (Budapest) • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Memorigilo András Román
Okupo
Okupo arkitekto • arthistoriisto • arkitekturhistoriisto
vdr

András Román [andrAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Román András estis hungara arkitekto, arkitekturhistoriisto, altlerneja instruisto. Lia origina familia nomo estis Rechnitz [reĥnic] ĝis 1951.

Memortabulo pri András Román

András Román[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1929 en Budapeŝto, li mortis la 13-an de novembro 2005 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Román devenis el juda familio. Li maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1947, poste li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1951. Post la diplomo li laboris en ŝtata ateliero en Sztálinváros, ekde 1953 en pluraj ŝtataj firmaoj en Budapeŝto, post jardeko li ofte okupiĝis pri historiaj monumentoj. Li kandidatiĝis en 1969 ĉe la Hungara Scienca Akademio. Ekde 1976 li ankaŭ instruis en la teknikuniversitato, ekde 1995 en la Universitatea Babeș-Bolyai. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn inter 1972-2004. Li edziĝis dufoje, lia unua edzino naskis filinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Budapest műemlékeiért (kun Dezső Dercsényi, 1963)
  • Elavult lakóépületek korszerűsítése (disertaĵo, 1968)
  • Faluszerkezet, falukép – 1973 (1973)
  • A műemlékvédelem elmélete és gyakorlata. Műemlékvédelmi alapfogalmak (studenta lernolibro, 1980)
  • Műemlékvédelem és városépítés (1985)
  • Kastélysors. 1945–1987 (1987)
  • Műemlék, építészeti örökség, város (elektitaj artikoloj, 1996)
  • A legrégibb zsidó templom (2006)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto (2010)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]