András Szobek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
András Szobek
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1894 (1894-12-14)
en Békéscsaba
Morto 3-an de decembro 1986 (1986-12-03) (91-jaraĝa)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

András Szobek [andrAŝ sobek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szobek András estis hungara politikisto, ministro, parlamentano, laboristo, diplomato.

András Szobek [1] naskiĝis la 14-an de decembro 1894 en Békéscsaba. Li mortis la 3-an de decembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

András Szobek devenis el slovaka familio. Li frekventis metilernejon pri ĉarpentistoj. Jam antaŭ la 1-a mondmilito li aliĝis al socialdemokratoj. Li batalis en la mondomilito, same dum Hungara Sovetrespubliko. Post falo de la Soveto li estis deportita al Nyíregyháza. Inter 1921 kaj 1944 li estis socialdemokrata partiestro en sia naskiĝurbo, dume inter 1925 kaj 1928 li estis ankaŭ komunisto (denove ekde 1944). Dum la nazia erao li denove estis deportita. Post la 2-a mondmilito li estis nomumita departementestro, poste li ricevis partiajn postenojn. Inter 1945 kaj 1967 li estis parlamenta deputito. Inter 1947 kaj 1949 li estis subministro, poste ambasadoro en Moskvo kaj Pekino. En la jaro 1956 li estis ministro.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Egy munkásélet emlékei (Memoroj de laborista vivo), (1986)

Fontoj[redakti | redakti fonton]