Saltu al enhavo

André Caubel

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Caubel
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1903 (1903-11-30)
Morto 30-an de novembro 1976 (1976-11-30) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
impostkonsilisto
leksikografo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

André CAUBEL (pseŭdonimo "An Kaŭ"), naskiĝis en 1904, mortis la ‬1977, estis franca impostinspektoro en Orléans (departemento‭ Loiret‭)‬, aktivulo en Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), Esperanto-vortaristo kaj kunlaborinto de Plena Ilustrita Vortaro.

Esperanta agado

[redakti | redakti fonton]

Caubel lernis Esperanton en la jaro 1917 kaj fariĝis membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiun li tamen baldaŭ forlasis por aliĝi al SAT. Dum pluraj jaroj antaŭ sia emeritiĝo,‭ ‬li redaktis la revuon‭ ‬SAT-Amikaro kaj reprezentis SAT-Amikaro-n ĉe Franca Esperanto-Instituto‭.

Vortara agado

[redakti | redakti fonton]
Initiation à l' Espéranto, 1971.

Caubel transprenis la tajpadon de la manuskripto de‭ ‬Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto‭ kaj diskutis kun Gaston Waringhien pri lingve dubindaj kazoj.‭ ‬Li ankaŭ kunlaboris en la redaktado de la vortaro‭ Dictionnaire Pratique d'Esperanto‭‬,‭ ‬kaj verkis broŝuron‭ Initiation‭ à l’‬Espéranto‭ ‬eldonitan de‭ La Juna Penso‭‬.‭ ‬Dum pluraj jaroj li preparis Esperanto-vortaron de sinonimoj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]