André de Almada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André de Almada
(1570–1642)
Bildo de Andreo de Almada
Bildo de Andreo de Almada
Persona informo
Naskiĝo 1570
en "Pombalinho", Portugalio
Morto 29-a de novembro 1642
en Koimbro, Portugalio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • universitata instruisto vd
Laborkampo teologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

André de Almada (1570-1642) estis portugala sacerdoto, rektoro kaj universitata profesoro en la Universitato de Koimbro. Li apartenis al la Societo de Jesuo kaj estis kavaliro de la Ordeno de Kristo ekde la 14-a de novembro 1633. André de Almada estis filo de Antão Soares de Almada, 5-a Grafo de Abranches kaj Vicência de Castro da Silva. André de Almada estis profesoro pri teologio en la Universitato de Koimbro kaj al li oni devas la instaligon de teleskopo en Koimbro. Per ĉi tiu teleskopo eblis al la glora "Christophoro Borri" (1583-1632) plenumi la unuajn astronomiajn observaĵojn en la urbo Koimbro, kiuj estis registritaj per gravuraĵoj.[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

André de Almada faris siajn kolegiajn studojn kiel porciisto[2] de la Reĝa Kolegio de São Paŭlo[3], en Koimbro, al kiu li heredigis sian librejon en sia vivofino.

Pasinte siajn filozofiajn ekzamenojn, en 1590, Almada enskribiĝis en la teologia kurso en la universitato de la sama urbo, kaj li diplomiĝis en decembro 1595 post studi plurajn aliajn katedrojn ĝis 1605.

En la komenco de la 17-a jarcento, li estis nomumita profesoro pri la sama lernobjekto, suprenirante la akademian ŝtuparon ĝis la pozicio de profesoro pri supera teologio. Dum la 1630-aj jaroj, li funkciis plurfoje kiel vicrektoro kaj, poste, kiel rektoro inter 1638 kaj 1639.

Pro tio, li akiris la doktorajn insignojn en la jaro 1608. Jam kiel ĉiama dekano, li estis nomumita Guberniestro kaj ankaŭ Reformisto de tiu Universitato la 27-an de januaro, 1638 kaj per ĵuro la 13-an de marto de la sama jaro, dum la regado de Filipo la 3-a de Portugalio. Li direktis ĉi tiujn lernejojn dum kelka tempo kaj ĝuis ĉiam la respekton kaj estimon de la tuta korporacio.

Kaj pro lia afabla personeco kaj pro lia kultura kaj eĉ scienca scio. Ĝuste en ĉi tiu lasta kampo, pro scivolemo, venis al ni la scio, ke tie li starigis astronomian observatorion, kun moderna kaj altkvalita teleskopo, kie pluraj famaj esploristoj, inkluzive eksterlandanoj, uzis ĝin por gravaj studoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Universidade de Coimbra
  2. Porciisto estis la vorto uzata dum la 16-a jarcento en Portugalio por priskribi la eksterajn studentojn kiuj frekventis la religiajn kolegiojn.
  3. La Real Colégio de São Paulo estis lerno-institucio de Portugalio, lokita en la urbo Koimbro, kiu ekzistis inter 1594 kaj 1834. La konstruaĵo kie ĝi instaliĝis estis ekkonstruita en 1549 tamen ĝi nur estis inaŭgurita la 2-an de majo, 1563, malgraŭ ricevi kolegianojn ekde 1558.
  4. Animal Rationale