Andrea Petković

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Petković
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1987 (1987-09-09) (36-jaraĝa)
en Tuzla,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Lingvoj germana
Loĝloko Darmstadt
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Distanca Universitato Hagen
Okupo
Okupo tenisisto
TTT
Retejo http://www.andreapetkovic.de
vdr

Andrea Petković - serbe cirile Андреа Петковић - estas germana tenisistino. Ŝi naskiĝis la  9-an de septembro 1987(nun 1987-09-09), do nun estas 36-jara. Naskiĝinta en Tuzla, en la tiama SFR Jugoslavio de serba patro Zoran, profesia tenisa trejnisto, kaj bosnia patrino Amira, ŝi kun la gepatroj moviĝis al Darmstadt [DARMŝtat], Germanio, kiam ŝi estis ses monatojn aĝa. La patro tie dungiĝis kiel trejnisto en tenisa klubo. Ŝi daŭre restis tie, estis tre sukcesa lernantino en la germana lerneja sistemo kaj en 2001 ricevis germanan civitanecon. Ekde kiam ŝi estis 18-jara, do ekde la jaro 2006 ĝis en 2022 ŝi estis tenisa profesiulo.

Nun ŝi profesie estas verkistino kaj televida prezentistino.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]