Andrea Ulbrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andrea Ulbrich
Persona informo
Naskonomo Ulbrich Andrea Edina
Naskiĝo 16-an de julio 1964 (1964-07-16) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Muzikakademio Franz Liszt
Okupo
Okupo operkantisto
vdr

Andrea Ulbrich [ulbriĥt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ulbrich Andrea estas hungara operkantisto, (mezosoprano).

Andrea Ulbrich [1] naskiĝis la 16-an de julio 1964 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andrea Ulbrich aĝis 6, kiam ŝi komencis lerni pianadon. Ŝi frekventis muzikan mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Muzikakademio de Budapeŝto en 1989. Jam dum la studentaj jaroj ŝi sukcese partoprenis en diversaj kantokonkursoj. Ŝia plej grava instruisto estis Éva Andor. Jam en 1988 ŝi ricevis stipendion de la Budapeŝta Ŝtata Operejo, en la sekva jaro ŝi partoprenis en kantokurso de Szilvia Geszty, poste ŝi ricevis membrecon de la Operejo. Eksterlande ŝi kantadis en Munkeno, Berlino Bayreuth, Moskvo, Parizo, Amsterdamo, ktp. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1989-1995.

El ŝia repertuaro[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]