Andreas Hinterstoisser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andreas Hinterstoisser
Persona informo
Naskiĝo 3-an de oktobro 1914 (1914-10-03)
en Bad Reichenhall
Morto 22-an de julio 1936 (1936-07-22) (21-jaraĝa)
en Eiger
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo montgrimpanto
vdr

Andreas Hinterstoisser (n. la 3-an de oktobro 1914 en Bad Reichenhall, m. la 21-an de julio 1936 inter montoj) estis germana alpisto kiu pereis iom antaŭ la Dua mondmilito provante grimpi la nordan krutaĵon de la alpa monto Eiger. Li sukcese transiris malfacilan parton de la monto, sed li mem kaj siaj akompanantoj devis reveni laŭ tiu vojo post kiam vundo de Angerer malebligis la supreniron, kaj ili trovis la vojon neebla en la revena direkto, sen la ŝnuro kiun ili estis jam forigintaj post la antaŭa transiro. Ne povante malsupreniri laŭ sia origina vojo, ili devis subiĝi laŭ danĝerega vojo rekte malsupren, kaj farante tion ili estis batitaj de neĝolavango, kiu faligis Hinterstoisser de sur la monto ĝis lia morto.