András Máté Gömöri
András Máté Gömöri | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1992 (32-jaraĝa) en Szikszó |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (2017–2020) |
Familio | |
Edz(in)o | Lilla Polyák (2018–) |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
András Máté Gömöri [andrAŝ gomori], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gömöri András Máté estas hungara muzikalkantisto, korpokulturisto. Lia edzino estis Lilla Polyák ekde 2018.
András Máté Gömöri[1] naskiĝis la 29-an de aŭgusto 1992 en Szikszó.
Biografio
[redakti | redakti fonton]András Máté Gömöri maturiĝis en teknika mezlernejo en 2011, sed li jam estis infana aktoro de Nacia Teatro (Miskolc) en 2004. Li studis en la teatra jaro 2011 en aktorakademio de Teatro Magyar. Li membriĝis en 2012 en Operetoteatro (Budapeŝto), samtempe li studis loke en la studio. Li akiris diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2020, lia ĉefinstruisto estis Csaba Kiss. Intertempe li edziĝis, la geedza paro vivis en Dunakeszi (aglomeraĵo de Budapeŝto). Tiutempe li komencis okupiĝi ankaŭ pri korpokulturado, ekde 2019 li atingis tre bonajn rezultojn kaj enlande kaj eksterlande.
Liaj teatraj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta (muzikala adapto) -
- Levente Szörényi - János Bródy: István a király - Vecellin
- Szabolcs Fényes: Maya - Charlie Kettman
- Tibor Kocsák - Tibor Miklós: Lady Budapest - Mr. Rhinalder
- Leonard Bernstein: West Side Story - Riff
Liaj filmaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Budapest Noir (2017) - kantisto
- 200 első randi (televida serio, 2018) - Bálint Szondi
- Szelíd (2022) - kostuma viro
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun roloj
- [1] Arkivigite je 2022-01-19 per la retarkivo Wayback Machine