Angkor Ŭat
Angkor Ŭat | ||
Templo Angkor Ŭat de komplekso Angkor | ||
Budhisma templo • arkeologia loko • hindua preĝejo • vidindaĵo | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
Loko | Angkor | |
Religia aliĝo | Budhismo | |
Ŝtato | Ŝablono:Flagicon Kamboĝo | |
Religia statuso | templo | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektura stilo | kmera arkitekturo | |
Jaro de kompletigo | 12-a jarcento | |
Karakterizaĵoj | ||
Angkor Ŭat | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
Lando | Kamboĝo | |
Tipo | kultura heredaĵo | |
Kriterioj | ||
Fonto | 668 | |
Regiono** | Azio | |
Geografia situo | 13° 24′ 45″ N, 103° 52′ 0″ O (mapo)13.4125103.86666666667Koordinatoj: 13° 24′ 45″ N, 103° 52′ 0″ O (mapo) | |
Registra historio | ||
Registrado | 1992 (n.k. sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
Angkor Ŭat estas la plej granda kaj la malplej disfalinta templo aŭ ŭat en la regiono de Angkor en Kamboĝo. Ĝin konstruis la reĝo Surjavarman la 2-a en la 12-a jarcento. La templo servis unue al hinduismo kaj estis dediĉita al la dio Viŝnu. Poste ĝi ighis budhisma templo. Angkor Ŭat estas la plej konata simbolo de la kmera arkitekturo. Ĝi iĝis la simbolo de Kamboĝo : oni povas vidi ĝin en la landa flago, kaj ĝi estas la plej vizitata loko en Kamboĝo.
Laŭ la kmera arkitekturo ĝi simbolas la Meru-monton, kiu estas la domo de la hinduaj dioj. Ĉirkaŭita de ekstera muro (3,6 km longa) ĉeestas tri ortangulaj galerioj, unu super la alia. En la centro estas turoj. Kontraste al la aliaj temploj de Angkor, tiu templo havas frunton rigardantan al okcidento, eble ĉar tio estas la direkto al Viŝnu.
La templo estas admirata pro ĝia grandeco, la harmonio de ĝia arĥitekturo, kaj la beleco de ĝiaj bareliefoj. Pro tio, oni kelkfoje nomas ĝin "la oka mirindaĵo de la mondo".
Etimologio
La vorto Angkor devenas de la sanskrito nāgara : reĝa loĝejo. La taja kaj kmera wat aŭ ŭat havas la signifon templo, religia konstruaĵo. Oni povas traduki Angkor Ŭat kiel la urbo kiu estas templo. Tiu nomo estas uzata ekde la 16-a jarcento.
Antaŭe, la templo estis nomita Preah Pisnulok, omaĝe al ĝia kreinto.
Geografio
Angkor Ŭat situas 5,5 km norde de la urbo Siem Reap kaj sud-oriente de la malnova ĉefurbo.
La templo situas en zono kie ĉeestas multaj antikvaj konstruaĵoj. Ĝi estas la plej suda templo de la situo.
Historio
Angkor Ŭat estis konstruita en la 12-a jarcento, de la reĝo Surjavarman la 2-a kiu reĝis inter 1113 kaj 1150. Jam ekzistis alia templo, sed dediĉita al Ŝivao. Do Surjavarman la 2-a, kiu honoris Viŝnu, decidis konstrui novan templon.
La konstruado eble finiĝis ne longe post la morto de la reĝo, kaj kelkaj bareliefoj estas nefinitaj.
Dum la 14-a aŭ 15-a jarcento, la religio ŝanĝis por Budhismo, kaj nun budhanaj monaĥoj ankoraŭ preĝas tie.
Angkor Ŭat ne fariĝis ruinaĵo, ĉar tie oni longe daŭrigis ceremonioj, kaj la ĉirkaŭantaj foskavoj malpemesis la ĝangalon kovri ĝin.
Unu el la unuaj eŭropaj vizitantoj estis António da Madalena, portugala monaĥo kiu iris tien en 1586 kaj deklaris : "La templo estas tiom eksterordinara konstruaĵo, ke ne eblas rakonti kaj skribi". Sed la templo nur ekestis populara en la Okcidento dum la 19-a jarcento danke al vojaĝnotoj de la franca esploristo Henri Mouhot.
Muhot kredis ke la templo estis konstruita dum la antikva epoko. La vera historio de Angkor Ŭat estis poste pli bone komprenita dank'al la studo de stilaj datumoj kolektitaj dum la riparaj laboroj.
La loko bezonis multajn riparajn laborojn dum la 20-a jarcento, precipe pro la amasitaj grundo kaj ĝangalo. La laboro estis haltigita pro la interna milito de Kamboĝo.
Eksteraj ligiloj
- Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube